Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj rimarkinde bonguste vestitaj, kun escepto de unu nejuna sinjorino, laŭ aspekto fraŭlulino, en malnovmoda kaj iom eluzita vesto; kaj mezaĝa sinjoro, sidanta aparte sur malalta seĝo kun humila sintenado, kvazaŭ li petadas pardonon pro sia ekzisto. Granda soleneco regis en la ĉambro, kaj sur ĉiuj vizaĝoj montriĝis raviteco kaj profunda emocio. Lorna Prior sidis sur sofo inter diketa, mezaĝa sinjorino de nobla, alloga aspekto, kies brakon ŝi premis al si, kaj pli juna, maldika sinjorino, kiu pro raviteco ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. En la fundo de la ĉambro staris sinjoro Heilman, ludante violonon, mallaŭte kaj dolĉe akompanate de sinjorino ĉe bela orgen-harmoniumo. La ludado estis tiel rava, kiel ensorĉa estis la vizaĝo de la violonludanto. Ŝajne animo, regata de arda, nobla pasio kaj revanta en altaj regionoj, ludis, kvazaŭ sin elverŝante je serafa muziko. Subite li haltis, metis la violonon kaj arĉon sub la brakon, kaj iris antaŭen kelkajn paŝojn:

— Vere, karaj amikoj, — li ekparolis, kiel se la ludado estis nur parto de parolado aŭ ilustraĵo de profunda, pritraktata temo, — nur animo, pasie deziranta esti senmakule pura, efektive, — li diris per impresa, mallaŭta voĉo, — nur animo, jam altagrade liberigita el mondaj malhelpaĵoj, povas senti tian ekstazan ĝojegon. Ho, ve! Kiel nesufiĉa, peza estas la homa lingvo; nur la muziko povas senteble esprimi la altecon de tiaj aspiroj. Pura koro! Pekliberigita, sanktigita! Ĉu iu homa lango povus priskribi la feliĉon, kiun nur ĝi povas elĝui? Tio estu, miaj amataj amikoj, nia pasia deziro; vivadi en spirita atmosfero de absoluta pureco, liberigita el la katenoj de malindaj pensoj. Sendube multaj monduloj opinius tion sensenca, malhumila ambicio. Ĉu absoluta korpureco en ni povas esti kontraŭa al la favor-

161