Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plena volo de Dio, la spirito mem de la Puro? Certe ne! Kiel do oni rajtus nomi tian sanktan ambicion sensenca kaj malhumila? Sed, se nia ambicio havas la aprobon de la Eterna Spirito, tiam nenia penegado, nenia oferado povas esti tro granda por ĝia atingo.

Post drameca paŭzo li diris plue kun tre lerte ŝajnigita soleneco: — Ja, nenia ofero, eĉ ne la plej karaj posedaĵoj; eĉ ne parencoj: patro, patrino, edzo, infano, amanto. Antaŭ tri semajnoj ni priparolis la multajn klarvideblajn temposignojn, kiuj montras sur la tre, tre baldaŭ ekaperontan Sinjoron. Neniu el ni dubis tiujn signojn, neniu el ni ne sopiris kun fervora sopiro, ke Li baldaŭ venu! Antaŭ du semajnoj ni enprofundigis nin en la misteron de la alegorio pri la kvin prudentaj kaj la kvin malprudentaj virgulinoj. Kaj ni ĉiuj bone komprenis la mistikan signifon de virga animedzeco kun ĉiela fianĉo. Ĉe nia lasta kunveno ni pritraktis la ĉiaman ofendiĝon, kiun sentas ĉielocelantaj animoj, en ĉi tiu malvirta mondo. Kaj ĉiu el ni pasie deziregis forŝiri de si la mondajn, laŭkutimajn ĉirkaŭrampaĵojn, kiuj baraktigas niajn spiritojn, kaj malhelpas ilin altflugi en serenaj, puraj regionoj, harmoniantaj kun ili.

Denove la parolanto haltis momenton, kaj kun ŝajne sorĉa intenseco rigardis en la vizaĝojn de la streĉe atentaj aŭskultantoj. Li parolis plue:

— Tiuj tri meditoj estis nur preparaj studoj por difinita celo, al kiu nekontraŭstareble peladas min, ne nur interna konvinkiteco, sed . . . ankaŭ . . . la spirito mem de la Plejaltulo. Amataj amikoj, la timiga graveco de la malkaŝo, ĝia mirindeco kaj la timo esti malĝuste komprenata, hezitigis min paroli malkaŝe, ĝis mi trovos aron da komprenemaj, simpatiemaj koroj, kiujn inspiras la sama sankta animambicio. Nun pli longe deteni min

162