Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dum la sinjorino ĉe la orgeno-harmoniumo mallaŭte ludis, mirige en harmonio kun liaj vortoj. Tuj poste, daŭrige de la preĝo, sinjoro Heilman denove violonis, moltone, kvazaŭ anĝela ĥoro neklare aŭdiĝas en la malproksimeco. La kapoj de la aŭskultantoj restis klinitaj. La violonludo ĉesis post kelkaj minutoj, sed la akompanantino ankoraŭ daŭrigis dum kelka tempo sian mallaŭtan muzikon. La instruisto kun ŝajne serena, tamen solena kaj majesta mieno enujigis la violonon kaj iris rekte al la aparte sidanta, maljuna sinjoro, kiun ni jam antaŭe rimarkis, kaj kun granda afableco alparolis lin.

Dume la ceteraj ĉeestantoj arete grupiĝis, ĉi tie kaj tie, kaj mallaŭte interŝanĝis la impresojn, kiujn faris sur ilin la ĵus aŭdita parolo. Solena senbrueco ankoraŭ regis. Lorna, arda kun feliĉa emocio, tamen kun ioma maltrankvilo en siaj belaj, animplenaj okuloj, avide aŭskultis flustritan interparolon de kvar sinjorinoj, unu el kiuj estis sinjorino Dunlop.

— Kia ĉiela revo! — diris juna virino, entuziasme, kunpremante la manojn sur la brusto, — neniam mi sentis min tiom suprenlevita.

— Nek mi, — diris alia, — la alto, al kiu li portas nin, vere estas kapturna.

— Sed, fraŭlino Belmont, reala, ĝojige reala, — sinjorino Dunlop alkantis, — mi tute kredas je li kaj je la superhomeco de lia instruo. Kia homo!

— Kia viro, vere!

— Mi povus sekvi lin ĉien.

La aliaj sinjorinoj ekrigardis la lastan parolintinon kun miro kaj admiro pro ŝia kuraĝo.

— Kaj vi ne estus la sola persono, kiu lin sekvus ĝis la fino de la mondo, — diris mezaĝa fraŭlino.

— Sed, — saĝmiene opiniis sinjorino Dunlop, —

164