Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lia instruo tute ne taŭgas por ordinaruloj; kaj li agas prudente, malkaŝante ĝin nur al elektita rondo da personoj, kiuj povas elkompreni lin.

— Vi estas prava, tre malmultaj komprenas lin.

— Ho, amikinoj, — diris la juna sinjorino, kiu ekparolis la unua, iom pli laŭte kaj kun kaŝita rigardo al sinjoro Heilman, — kian feliĉegan ŝanĝon tiuj tri-kvar lastaj kunvenoj efikis en mia koro! Verdire, mi nur lastatempe ekkonsciis, pri kio mi sekrete tiom sopiradis: absoluta korpureco. Kia rava koncepto! Jam mi serĉos feliĉon en nenio krom sekvado al ĉi tiu sankta ambicio.

Lorna silente aŭskultis. Ŝia koro estis tro plena, kaj ŝia kapo tro konfuzita por paroli. Post kelkaj minutoj sinjoro Heilman, preterpasante ĉi tiun grupeton, tuŝetis ŝian brakon kaj diris milde al la knabino, kiu tuj sin turnis al li avide:

— Nu, fraŭlino Prior, mi tre ĝojas, ke vi nun povas partopreni niajn kunvenojn tiel regule.

— Vi estas tre afabla, sinjoro Heilman, — Lorna respondis kun feliĉa rideto, — mi ankaŭ tre ĝojas.

Ambaŭ iris flanken kelkajn paŝojn, laŭ senvorta interkonsento. Lasante la knabinon preterpasi inter du seĝoj, la viro ĵetis sur ŝin rigardon plenan je malnobla pasio kaj rapidmove klinis sin antaŭen, kvazaŭ li volas tuŝi per la lipoj ŝiajn orbrunajn harojn. Kiam la nesuspektema knabino ree turnis al li la vizaĝon, liaj trajtoj jam alprenis sian kutiman serenan, solenan aspekton.

— Kiel mi povus danki al vi, — Lorna ekparolis, — por via mirinda instruo. Ĝi estas tiel . . . belega, ĉiela; kaj tamen viaj paroloj — mi preskaŭ povus diri — esprimas la sekretajn, ĝis nun ne komprenitajn sopirojn el la profundo de mia propra animo. — Ŝi rigardis la

165