Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

instruiston kun knabine fidema rigardo kaj admiro, miksita kun preskaŭ pia timo.

— Nenia mirindaĵo, mia kara juna amikino, — respondis sinjoro Heilman solene; — iloj destinitaj por la sama alta celo inspiriĝas de la samaj sentoj.

Lorna, nur dum momento, mire pripensis ĉi tiujn vortojn; ŝi estis tro dezirema eldiri la demandojn, premantajn al ŝi la koron. — Ĉu vi vere kredas, sinjoro Heilman, — ŝi diris, — ke ankaŭ mi povos fariĝi inda esti unu el la elektitoj, kiuj ĉeestos la duan aperon de la Majstro?

Sinjoro Heilman rigardis en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino, ardan kun emocio, kaj respondis milde kun certeca tono de voĉo:

— Mi funde konas vin, Lorna, eble pli bone ol vi vin mem kaj mi diras al vi: Jes. Tio ne estas nura opinio; mi letter-spacing|scias|0.5em}}, ke vi jam estas unu el la elektitoj. Ĉu mi ne evidentigis mian senditecon per profetaĵoj, poste realigitaj, per mirigaj divenoj, per miraklaj sanigoj, kaj aliaj aferoj? Vi nur bezonas pli da memfido — pardonu — pli da sinoferemo.

— Ho, mi dubas nek vian senditecon nek vian supernaturan scion, sed . . . mi nur timas esti tro malhumila. La nura pripenso pri tiom da raviteco timigas min.

— Tute naturaj sentoj, kara fraŭlino, tamen vi posedas ĝuste tiun delikatan komprenemon, tiun kapablon prave diferencigi inter aferoj de eternaj beleco kaj vero kaj aferoj de supraĵa, trompa fipoluro. Sed vi troviĝas en cirkonstancoj kaj vi estas ĉirkaŭita de personoj, kiuj emas malhelpi la disvolviĝon de viaj maloftaj, brilaj ecoj kaj la altiĝon ĉielen de via arda, al perfekta animbeleco soifanta spirito.

Iom ruĝiĝante, Lorna vigle interrompis: — Ne ĉiuj,

166