Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sinjoro Heilman, ne ĉiuj. Sinjoro Marston kaj sinjorino Harding . . .

— Ne ĉiuj samgrade, — tuj rediris la instruisto tre milde kaj trankvile, — sed ĉiuj, kiuj ne posedas la saman sanktan entuziasmon; kiuj, eble, ne havas la saman destinon, efektive malhelpas. — Dirinte tion, li sin turnis al kelkaj aliaj vizitantoj, kiuj jam pretiĝis foriri. Por ĉiuj li havis agrablan vorton kaj plaĉan rideton. Ricevi de li koran manpremon kaj afablan rideton, tute propran al si, ŝajnis por ĉiuj granda ŝatindaĵo. La koroj de kelkaj el la sinjorinoj ekbatis forte sub la fajro de rigardo el liaj profundaj, sorĉaj okuloj. Tuŝo de lia mano havis por ili strangan, tremigan efikon, kvazaŭ magneta influo el li travibras ilin, mistere pelante ilin fordoni sin al lia superrego.

167