Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO VII


Ĉe sia alveno en Milwaukee Leonardo vidis, ke la aferoj de la filio estas en multe pli malbona stato, ol li supozis, kaj ke li devos pasigi tie kelke da monatoj, por sufiĉe ordigi ilin. La tuta maŝinaro kaj instalaĵo bezonis zorgan pririgardon; multaj aparatoj bezonis riparon aŭ anstataŭigon per novaj, pli perfektaj iloj. Li tuj konstatis, ke la administrado de la fabrikejo, kiel ankaŭ de la oficejo, jam de kelka tempo estis hontinde malŝatita, kaj ke nur radikala rearanĝo povos reĝustigi la iradon de la komerco. Kun bedaŭro Leonardo trovis, ke estas necese maldungi la administranton. Li do devigis lin alsendi al la firmo eksiĝleteron, ŝajne propravolan, kaj klopodis pri enoficigo kaj taŭgigo de posteulo.

Tiel la tuta tempo kaj ofte la pensoj de Leonardo premokupiĝis, elbarante preskaŭ ĉiujn ceterajn aferojn. Tamen ĉiam kun li estis, kvazaŭ en la sekreta profundo de lia animo, kaj senĉese pelanta lin, zorgiga penso pri Lorna kaj Malkomo kaj Delfino Haverford.

Du monatojn post sia elveturo Leonardo ricevis en unu semajno novaĵojn pri la morto de du personoj. Ambaŭ novaĵoj malĝojigis lin kaj, kvankam pro malsamaj kaŭzoj, korpremis lin. La unua letero sciigis lin, ke lia amata amikino, fraŭlino Ida Leggat, estis liberigita el siaj suferoj. Li akre sentis la perdon de tiu dolĉa, simpatia amikino; tamen li ne povis ne konfesi, ke lia perdo kaj la perdo por aliaj estas ŝia gajno. — Sed,

168