Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— li demandis sin, — kian efikon havos ŝia morto sur fraŭlinon Haverford? Ĉu ĉi tiu, senigite je ŝia retenema influo, fariĝos eĉ pli malica, pli danĝera? La dua letero venis de sinjorino Harding kaj sciigis al li la subitan morton de ŝia edzo sekve de cerba sangado. Ŝia letero montris sinceran kaj profundan malĝojon kaj doloran senton de soleco. Ŝi skribis multe, kun kortuŝeco kaj dankeco, pri la bonaj karakteraĵoj de la mortinto.

Per streĉa laboro Leonardo estis peninta forgesi la eltrovon, kiun li faris ĉe la amika kunveno en Elmcroft kaj la doloran mediton pri tiu eltrovo en sia dormoĉambro tuj poste. Kaj nun simila memanalizo de l’koro komenciĝis kun pliprofundigita kunsento kun la vidvino pro ŝia soleco. Pli ol unu fojon en la daŭro de tiuj meditoj li riproĉis sin pro la malindeco de siaj pensoj kunrilatantaj lin kun sinjorino Harding tiel baldaŭ post la morto de ŝia edzo. Tamen, iom post iom pensoj pri Lorna, fraŭlino Haverford, kaj Malkomo superregis kaj preskaŭ elpuŝis konsiderojn pri lia vidviniĝinta amikino.

***

Kvar monatoj pasis, kaj Leonardo ekpripensis baldaŭan vojaĝon hejmen, kvankam sinjoro Vincent ripete instigis lin preni sur sin la administradon de la filio dum kelkaj monatoj plu. Efektive ĉi tiu forte aludis la dezirindecon, ke Leonardo daŭre restu en Ameriko. En tiu deziro Leonardo klare vidis la influon de Delfino Haverford. Pro kelkaj kaŭzoj, kaj en malsamaj cirkonstancoj, ĉi tiu aranĝo estus por li sufiĉe agrabla; tamen la memoro pri la promeso, donita al lia mortanta patro, malebligis al li eĉ unu momenton konsideri ĝin. Eble la penso pri Lorna, krom lia promeso, sufiĉus por malinklinigi lin konsenti.

169