Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malkomo, kiu ankoraŭ loĝis ĉe gesinjoroj Garner, korespondis regule kun li. El liaj leteroj kaj el komunikoj de liaj zorgantoj Leonardo konkludis, ke lia cerbo plifortiĝas nur tre malrapide en la lasta tempo. Tediĝinte de la okupo, difinita por li de doktoro Garner, Malkomo forte deziris vojaĝi Amerikon por esti kun Leonardo kaj por okupiĝi sub lia direktado per pli utila laboro. Sed la specialisto kaj lia patro opiniis tiun proponon tute netaŭga, ĉar la junulo ankoraŭ ne kapablis entrepreni sola tian longan vojaĝon. Kun Lorna Leonardo interŝanĝis en la daŭro de la unuaj monatoj de sia foresto tre ofte longajn leterojn. La leteroj de la knabino, plejofte skribitaj en Esperanto, enhavis kelkfoje, krom lokaj novaĵoj, bele redaktitajn traktatetojn pri estetikaj-religiaj temoj, en kiuj Leonardo vidis la influon de stranga instruisto aŭ de kunuleco kun ekstazuloj, kvankam rektaj aludoj pri tiaj personoj ŝajne estis zorge evititaj. Foje, en la fino de la monato januaro li serioze avertis ŝin, ne envolviĝi en dubaj ideoj kaj religiaj fantaziaĵoj. De tiu tempo la leteroj de Lorna fariĝis tre maloftaj kaj malpli nekaŝemaj. Leonardo sentis, kun kreskanta maltrankvilo kaj doloro, ke intervenis io, kio minacas iliajn feliĉajn kaj eksterordinare korajn interrilatojn.

Leonardo volis viziti, antaŭ ol reiri Anglujon, gravan klienton en ne malproksima, malgranda urbo, kun kiu li konatiĝis en Londono la pasintan jaron. Ĉi tiu sinjoro sin turnis al la ĉefoficejo en Linkfield kun detaloj pri nova, komplika aparataro mendota, ĉar, kiel li skribis, li pridubis la kapablon kaj la diligenton de la filia administranto entrepreni la fabrikadon. Ricevinte la transsenditan leteron, Leonardo tuj veturis al Horeham kaj ekloĝis en la sola enloĝinda hotelo de la urbeto. Sinjoro Garrat, lia kliento, kiu estis riĉa rentulo kaj scienc-

170