Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

isto, tre petis lin, ke li restu kelkajn tagojn en Horeham kaj transloĝiĝu en lian domon; sed Leonardo, kun sincera danko kaj bedaŭro, malakceptis la inviton. Li ne volis resti en Ameriko unu tagon pli, ol necese.

Priparolante kun sinjoro Garrat la hotelojn en Usono kompare kun hoteloj en Anglujo, Leonardo diris:

— La mondo, tamen, estas malpli vasta, ol mi pensis. Prezentu al vi mian surprizon: Hieraŭ nokte, serĉante mian ĉambron en nebone lumigita koridoro, kaj preskaŭ enirante malĝustan numeron, mi renkontis du hispanajn sinjorojn, kiujn, strange, mi renkontis en similaj cirkonstancoj sur la ŝipo antaŭ ses monatoj.

— Nu, — diris sinjoro Garrat, — kalkulema amiko mia tuj kalkulus, kiom da ŝancoj en biliono li havus denove renkonti tiujn samajn virojn: Tiom da kunvojaĝantoj; tiom da urboj en Usono; tiom da aliaj cirkonstancoj, ktp. Bela problemeto. —

— Surŝipe mi rimarkis unu tagon sur la subferdeko sinjoron, portantan la verdan stelon. Li estis hispano, kiu scias nur malmulte da anglaj vortoj, kaj mi povis fari al li kelkajn malgrandajn servojn pere de Esperanto. La sekvintan tagon mi volis viziti lin en lia kajuto, aŭdinte, ke li malsaniĝis. Malfeliĉe en nesufiĉe lumigita trairejo mi frapis la malĝustan pordon. Unu el tiuj viroj duone malfermis la pordon, hispanlingve murmuregis kaj tuj ĵetfermis ĝin antaŭ mia nazo. Kaj hieraŭ ilia saluto ne estis tro kora.

— Nu, rigardoj ne mortigas. Sed evitu ilin kaj pasigu la tutan tempon ĉi tie.

En la komenco de la vespero sinjoro Garrat veturigis sian gaston al la stacidomo, voje de la hotelo, kie ĉi tiu volis pagi la kalkulon kaj repreni sian valizeton. Alproksimiĝante al la gastejo, ili trovis la mallarĝan

171