Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alirejon antaŭ la perono okupita de malnovmoda kaleŝo, apartenanta al la hotelmastro, kio staris ĉe la porto kun cigaro en la buŝo kaj la manoj en la poŝoj. En la kaleŝo sidis tri viroj. Du el ili, sidantaj kontraŭ la alvenantoj, estis la hispanoj, kiuj, ŝajne, ne amis vizitojn de neinvititoj. La tria viro, kies dorso estis turnita al Leonardo kaj sinjoro Garrat, surhavis larĝrandan, molan ĉapelon, kiu preskaŭ tute kaŝis lian kapon.

— Vi jam devas rapidi, se vi volas trafi la vagonaron — diris la hotelmastro iom indiferente al la sidantoj en la hotelkaleŝo, kaj faris ordonan signon per la kapo al sia veturigisto. La sinjoro kun la larĝranda ĉapelo sin turnis al la gastejestro kaj diris, per rimarkinde alttona, tinta voĉo, dum la veturilo jam ekmoviĝis:

— Adiaŭ, sinjoro O’Mulligan. Volu konservi mian kofron, ĝis mi revenos.

Ĉe tiuj ĉi vortoj Leonardo ekleviĝis kaj sekvis per la okuloj la malaperantan kaleŝon, senspira pro mirego.

— Kio fariĝis, sinjoro Marston? — demandis sinjoro Garrat, ekprenante lian brakon.

Ne atentante tiun demandon, Leonardo sin turnis al sinjoro O’Mulligan:

— Kiu estas la nomo de tiu sinjoro? — li diris, parolante rapide kaj kun eksciteco, strange kontrasta kun lia kutima, trankvila kaj sinregema temperamento.

— Sinjoro Hill; R. D. Hill, — respondis sinjoro O’Mulligan, tenante la cigaron per la dentoj.

— Hill? Ĉu vi estas certa?

La dika hotelmastro ekrigardis kun miro sian gaston, prenis la cigaron el la buŝo kaj respondis malrapide kun dramecaj paŭzetoj inter la unuaj vortoj:

— Ĉu mi estas certa? Kompreneble. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun li donas al si.

172