Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sinjoro Garrat mire kaj demandeme alrigardis sian vizitanton, ankoraŭ atendante respondon.

Leonardo sin turnis al li:

— Tio estis, — li diris, kiel homo elreviĝinta, — la voĉo de viro, kiun ni en la daŭro de pli ol dek jaroj kredis mortinta. Sed mi devas ne perdi tempon. Ĉu mi povas peti vin, sinjoro Garrat, tuj veturi al la stacidomo? Estas treege grava afero por mi vidi la vizaĝon de tiu sinjoro.

La servema sciencisto tuj ektuŝis la ĉevalon per la vipo kaj lerte pilotis la veturilon tra la movoplenaj stratoj. Sed, kiel tio ŝajne ĉiam okazas, oftaj ĉagrenaj maloportunaĵoj survoje prokrastis la iradon. En la daŭro de kelkaj minutoj Leonardo silentis, kaj lia vizaĝo aspektis enpensa kaj decidema. Sinjoro Garrat kunsenteme ankaŭ silentis. Fine Leonardo ekparolis per voĉo, impresa pro ĝia trankvileco:

— Mi estas certa, ke estas li; kaj la afero estas des pli eksterordinara, ĉar, laŭ aserto, la spirito de tiu viro aperis al sinjorino en Anglujo en la sama tago de lia poste oficiale raportita morto en Nordafriko.

Ĉe tiuj vortoj ili alvenis antaŭ stratnivela transirejo de la fervojo, ĝuste en la momento, kiam la pezaj barilbrakoj brue kuniĝis en la mezo de la strato por liberigi la vojon al ekveturonta vagonaro, videbla ĉe la kontraŭa flanko. Senŝanceliĝe Leonardo elsaltis el la veturilo, transpasis la relojn per ŝtupara ponto, kaj kuris tra la stacidomon sur la elveturejon. Vane! La vagonaro jam elmoviĝis el la stacio. Rapide li serĉis per la okuloj, ĉu eble li povos sursalti vagonperonon, kiam la staciestro kaj suboficisto kriegis ordone: — Haltu, sinjoro, — dum alia oficisto baris al li la vojon. Senmove Leonardo rigardis la malaperantan vagonaron. Multaj pensoj trakuris

173