Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lian cerbon. Konsciante, laŭ sia kutimo, ke nenio povas okazi por li sen la bonvolo de Dio, li demandis sin, kio povas esti la kaŭzo kaj la celo de tiu stranga okazaĵo. Kvankam li ne povis ne senti, ke la ideo sekvi tiun viron aspektas tre ĥimera, kvazaŭ ĉasado post fantomo, neklarigebla io instigis lin je kia ajn kosto lin atingi kaj alparoli vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Vero estis ja, ke ĉiu cirkonstanco en ĉi tiu drameto, krom la frapanta simileco de la voĉo, kontraŭis lian supozon, ke tiu viro estas Roberto Travers, kies morto oficiale certiĝis de la brita konsulo en Algerio; tamen li alkroĉiĝis al sia unua impulso. Tiu voĉo estis la voĉo de Roberto Travers. Ĉiuokaze, la penso ne esti kaptinta la eblon solvi la misteron rilate al lia malapero, kaj forigi la teruran premsonĝon, kiun tiu malapero kaŭzis al fraŭlino Haverford, persekutus lin ĝis la fino de lia vivo. Kial do li devus reteni sin aŭ ĝeniĝi pro mokoj de neinteresatoj, eĉ en la okazo se li ne atingus tiun viron, aŭ, atinginte lin, sciiĝus, ke li estas tute malsama persono?

La staciestro kaj kelkaj ĉirkaŭstarantoj mire kaj scivole rigardis la altkreskan fremdulon, frapate de lia bela, enpensa vizaĝo. Leonardo ne rimarkis tion. Li turnis sin al la enirejo, tra kiu en tiu momento aperis sinjoro Garrat, rapidante, kaj kun ĉagreno sur sia akra sed bonkora vizaĝo.

— Pendiĝu la vagaĉadantoj sur la stratoj! Nur kaŭze de ili vi maltrafis lin.

Senekscite Leonardo diris:

— Mi nepre devas sekvi lin. Ĉu vi estas favorato ĉe la staciestro?

— Hm. Mi „konjektas“, ke mi povos eltiri el li tiom da informoj, kiom la plimulto el la Horeham’anoj.

— Bone, demandu lin, mi petas, kien vojaĝas tiu trio, kaj kiam mi povos sekvi ĝin.

174