Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sinjoro Garrat tuj sin turnis al la oficisto, maldika, soldataspekta viro, kiu ankoraŭ staris sur la jam senhomiĝinta antaŭrelejo, kaj kiu ŝajne atendis alparolon. Ĉi tiu alproksimiĝis kaj diris kun kompleza mieno:

— Bonan vesperon; ĉu mi povas iamaniere servi al vi, sinjoro Garrat?

— Espereble, sinjoro Norris. Ĉu vi bonŝance scias, aŭ ĉu vi povas eltrovi, kien vojaĝas la tri sinjoroj, kiuj ĵus elveturis? Unu kun helgriza, larĝranda ĉapelo, kaj la aliaj kun nigraj, fremdlande aspektaj ĉapeloj. Jen kara amiko mia, sinjoro Marston, — per mangesto prezentante Leonardon, — por kiu ĉi tiu informo estas gravegaĵo.

— Nu, fremdulo, — diris la staciestro, alparolante Leonardon, — tre verŝajne mi povos meti vin sur la postesignojn de tiu areto. Sed ĝi estos sufiĉe longa linio, ĉar ili veturas rekte al Meksiko-urbo.

— Meksiko-urbo! — La sciencisto demande ekrigardis la vizaĝon de la anglo, sur kiu, tamen, nenia ekmovo montris la efekton de tiuj vortoj.

Sinjoro Norris parolis plue:

— Nu, lasu min diri ĉion, kion mi scias: la sinjoro kun la helgriza ĉapelo, anglo konjekteble, venis unu tagon en la lasta semajno — ĵaŭdon je la dua posttagmeze, pro precizeco — por mendi tri biletojn al Meksiko. Li konsultis min pri elekto de la plej oportuna vojo, kaj ni zorge komparis la diversajn hortabelarojn rilate al kosto, daŭro de la vojaĝo, kaj ofteco de vagonarŝanĝoj. Ĉar la celo de ilia vojaĝo ne estas Meksiko-urbo mem, sed iu diforlasita vilaĝaĉo apud haltejo ĉe la Interoceana Fervojo, liaj kunvojaĝantoj konsilis pro malkareco iri laŭ Shreveport kaj Galveston kaj de tie ŝipe al Vera Cruz. Sed mi konvinkis lin, ke

175