Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili oferus multan komforton pro malgranda monŝparo. Li do elektis vojaĝi laŭ Austin — San Antonio — Largedo kaj de tie per la Nacia fervojo de Meksikio.

— Mi tre dankas vin, sinjoro Norris, — diris Leonardo; — tio ŝajnas al mi feliĉa cirkonstanco. Nun, sciigu al mi, mi petas, kiam foriros la unua vagonaro, per kiu mi povos sekvi ilin.

La staciestro mire ekrigardis la demandanton:

— Nu, mi konjektas, — li respondis malrapide, — ke vi devos atendi ĝis morgaŭ vespere je la sama horo. Neniu antaŭa vagonaro alvenigus vin pli frue. Tamen estos eble konsilinde iri per la 233a por esti certa trafi la Pullman-vagonaron en Austin.

— Do, ili havos antaŭkuron de plenaj dudek kvar horoj, — diris sinjoro Garrat, ĝentile sed senkuraĝigeme.

— Negrave; — rediris Leonardo. — En Meksiko troviĝas delegito de la Universala Esperanto-Asocio. Mi tuj telegrafos al li, kaj ne dubas, ke li aŭ iu alia samideano renkontos min ĉe mia alveno tie. Ankaŭ mi esperas, ke iu observos la vagonaron alportantan la trion kaj penos „ombrumi“ ĝin.

Sinjoro Garrat ekrigardis sian amikon kun miro kaj demandis: — Ĉu vi do konas tiun Esperanto-delegiton?

— Ne; mi eĉ ne scias lian nomon. Feliĉe mi kunportas en mia valizeto la jarlibron de U.E.A., kiu liveras ĉiujn tiajn informojn. Verŝajne li konas mian nomon, kiu ne estas nekonata en Esperantujo, sed eĉ sen tio mi estas certa, ke la samideanoj en Meksiko faros sian eblon por helpi al mi. La ceteron mi devas lasi al la zorgo de Dio. Ĉi tiu afero havas por mi kaj aliaj ekstreman gravecon. Nu, sinjoro Garrat, mi rimarkis hodiaŭ ĉe la tagmanĝo, kiam mi priparolis la profitojn

176