Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la oportunecon de nia Esperanta movado, ke vi estas iom skeptika pri ĝi. Mi tiam ne supozetis, ke tiel baldaŭ poste mi havos okazon elpruvi miajn asertojn.

La staciestro aŭskultis tiun dialogon kun videbla intereso, frotante al si la mentonon. — Nu, fremdulo, — li diris, — frapetante la verdan steleton en la butontruo de Leonardo, — tio decidigis min. Mi komencos lerni Esperanton. Nevino mia jam de longe penegis per argumentoj kaj karesoj konvinki min pri la senkompara graveco, belegeco, oportuneco, kaj mi ne scias kio plu, de Esperanto. Sed tio decidigas la aferon. Kaj vi ankaŭ, sinjoro Garrat, devos post ne longe konfesi vin konvinkita; ĉu ne?

— Nu, — respondis ĉi tiu ridetante, — kvankam mi ne havis antaŭan prepariĝon per ĉarma, karesema nevino, sinjoro Norris, mi devos serioze pripensi la studon de tiu mirinda lingvo.

Leonardo estis tre kontenta pri tiu neatendita varbo kaj donis al ambaŭ sinjoroj sciigojn pri lernolibroj, aliĝo al nacia asocio, abonindaj gazetoj ktp. Ricevinte de la komplezema staciestro ĉiujn necesajn informojn pri la vojaĝo, li kaj sinjoro Garrat reveturis al la hotelo. Survoje ĉi tiu lasta diris serioze kaj kun dubema tono de voĉo:

— Kia entrepreno, sinjoro Marston, kun tiaj dubaj donitaĵoj! Eĉ malsama nomo.

— Mi jam tre zorge pesis la „pro-kaj-kontraŭ“ en ĉi tiu afero, kaj kalkulis la ŝancojn: mi devas iri; tro multe dependas de solvo de terura psika mistero. Sed la ebleco entrepreni ĉi tiun serĉon dependas de vi.

— De mi?

— Jes; mi ne havas kun mi sufiĉe da mono. Mi do devas peti vin prunti al mi kelke da dolaroj.

177