ke li neniam ridis en la daŭro de sia tuta vivo. Ankoraŭ unu aferon: li malamas virinojn. Tion mi ne povas kompreni, ĉar tio ja ne estas eco de ĝentilulo. Kaj la muzikon li malamegas; Mariono diras, ke li ne havas pli da muziko en sia animo, ol nia kato; certe malpli ol virkato. Sed li estas granda klerulo, per mia honoro! Eble granda klereco kaj muzikamo ne harmonias, sinjoro Garrat? Mi ne scias. Li ĉiam studas kuriozajn librojn kaj legas multajn strangajn gazetojn. Ho, jen sur la piano troviĝas unu el tiuj kuriozaj gazetoj postlasita de li. Rigardu. — Li metis antaŭ la du sinjorojn franclingvan broŝuron de egiptologia asocio kaj diris plue: — Nu, mi estas malklerulo, sed mi pensas, ke tio estas kuriozaĵo por studi.
Leonardo kaj sinjoro Garrat trarigardis la broŝuron, kiu enhavis raportojn pri freŝdataj esploroj en Egiptujo kaj en Meksikio kun multaj kliŝaĵoj de egiptaj, aztekaj[1] kaj toltekaj[2] hieroglifoj.
— Ĉu vi scias, — demandis la amerika sciencisto, — kion faradis sinjoro Hill dum siaj vizitoj ĉi tie?
— Legi, legi, skribadi kaj laboradi super strangaj, antikvaj dokumentoj kaj planoj. Kelkfoje li vizitas doktoron Higgins en Oakington.
Ekrigardante Leonardon, sinjoro Garrat diris:
— Mi supozis tion. Doktoro Higgins estas unuaranga egiptologo.
O’Mulligan babilis plue:
— Sed ĉi tiun fojon li ne vizitis lin, ĉar doktoro Higgins kaj lia tuta familio forestas. Lia domo restos ŝlosita kelkajn semajnojn plu.