Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eton, ŝi estis elironta, kiam sinjoro Garrat revokis ŝin.

— Unu momenton, fraŭlino O’Mulligan, — li diris ŝerce, — zorgu, ke via patro ne metu la koston de ĉi tiu manĝeto en la kalkulon de sinjoro Marston. Ni estas invititoj.

— Bone, sinjoro Garrat, — respondis la knabino, ridante, — mi prizorgos sinjoron Marston.

La enpensa vizaĝo de Leonardo ekgajiĝis. Sin turnante al ŝi, li diris kun afabla kapjeso:

— Dankon, fraŭlino Mariono, mi fidas al via zorgo. Mi scias, ke vi ne lasos min esti elrabita.

Post la eliro de la knabino Leonardo petis la hotelmastron unue priskribi la eksteraĵon de sinjoro Hill.

— Nu, — respondis la irlandano dubeme kaj iom heziteme, — mi ne estas lertulo je priskriboj. En la nuna momento mi tute ne memoras la koloron de liaj okuloj, ĉu ili estas bluaj aŭ grizaj. Virinoj tiajn aferojn pli bone rimarkas. Poste mi demandos pri tio la edzinon kaj Marionon. Lia vizaĝo estas senbarba kun escepto de tre mallongaj vangbarbetoj. Cetere ĝi estas iom longa kaj, mi pensas, pala. Por viro de lia aĝo — mi kalkulas lian aĝon ĉirkaŭ kvardek kvin — liaj dentoj estas rimarkinde bonaj kaj blankaj. — Elblovinte kelkajn fumnubetojn, li kun mieno de saĝulo parolis plue: — Rilate al lia sintenado, li certe estas detenema kaj . . . kaj distanckonservema — vi scias, kion mi volas diri — kvankam li ĉiam kondutas kiel ĝentilulo, ĉiam, kaj ĉiam volontege pagas sian kalkulon, aldonante malavaran trinkmonon por la servistaro. Ĉar vi devas scii, sinjoroj, ke sinjoro Hill — aŭ kio ajn estas la nomo, kiun donis al li lia patrino — jam vizitis nin tri aŭ kvar fojojn. Li ĉiam faris sur nin impreson, kvazaŭ li estas profunde malgajema. Rilate al rido, certe, ŝajnas al mi,

180