— Malkara malavareco, sinjoro Marston; Pat O’Mulligan bone scias, ke mi ne fumas. Mi bezonas tutan mian cerbopovon por mia laboro, sed mi sentas fortan inklinon preni kelkajn por mia ĝardenisto.
— Ne, mia bonkora sinjoro Garrat, — rediris la dika irlandano, malaperigante la cigarujon en sia vasta poŝo, — vi estus tro saĝa fari tion. Ĉi tiuj cigaroj estas multe tro fortaj por via maljuna ĝardenisto.
— Bone, ĉi tiun fojon mi ne volas prirabi vin. Nun aŭskultu, amiko mia. Vi povas fari al sinjoro Marston kaj al mi grandan servon.
— Ho; nenio igus min pli feliĉa, sinjoroj. Ĉu tio rilatas al sinjoro Hill?
— Jes, — respondis sinjoro Garrat per kapmovo ekmontrante sur Leonardon. — Mia amiko estas konvinkita, ke tio ne estas la vera nomo de tiu sinjoro. Li konas lin, kaj per ĉia kosto devas trovi lin, ĉar li havas por li treege gravan komunikon.
Leonardo ridetis pri la subita fervoriĝo de sinjoro Garrat. Ĉi tiu parolis plue:
— Malfeliĉe ni ĵus malsukcesis atingi lin je unu ĉevallongo. Vi povas prezenti al vi la gravegecon de la afero, sciiĝinte, ke sinjoro Marston decidiĝis sekvi lin ĝis nekonata sovaĝejo en Meksikio. Ni jam eltrovis, ke tio estas la vojaĝocelo de la trio.
— Tute prave, — jesigis sinjoro O’Mulligan, — tien ili vojaĝas. Sed bonvolu veni en la domon, sinjoroj, kaj trinku tason da kafo! Mi tre volonte sciigos al vi ĉion, kion mi scias. Bedaŭrinde mi scias nur malmulte pri li.
Beleta filino de sinjoro O’Mulligan alportis en privatan salonon tri tasojn da kafo kaj kukaĵojn kaj aranĝis la diversajn objektojn antaŭ la sinjoroj iom pli malrapide, ol estis necese. Vane peninte ricevi de Leonardo rid-