Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mirinda helpo. Laca de la longa vojaĝo kaj la streĉiĝo de la pensoj dum la lastaj tagoj, li duonkuŝiĝis sur kanapo apud malfermita fenestro-pordo, kondukanta al malgranda balkono. La ĉambro estis agrable ombrita per ŝirmilo el blanka kotono kun verdaj strioj, pendanta super la balkono. Tra interspaco inter la franĝoj de la ŝirmilo kaj la planko de la balkono estis videbla arkaĵejo de la fama katedralo, konstruita sur la loko, kie staris ĝis antaŭ 350 jaroj la grandega Teocalli, la antikva templo de la Aztekoj. Dum kelkaj minutoj Leonardo fordonis sin al revo pri la mirinda historio de la urbo, en kiu li nun sin trovis, kaj pri la stranga civilizacio ekzistinta en tiu lando, neniu scias kiom da centjaroj antaŭ la alveno de la hispanaj conquistadores. Sed la deziro renkonti sinjoron „Hill“ igis lin forskui lacecon kaj revemon kaj rapidi pri la preparaj farotaĵoj.

Malpli ol horon poste, Leonardo sidis sola en ombra angulo de vasta balkono, formanta parton de la manĝejo. Li jam finis la manĝeton kaj, kunfaldante sian buŝtukon, volis leviĝi por sciigi al sinjoro Rodriguez sian pretecon, iri kun li al la hotelo de la Constitución, kiam ĉi tiu ekscitite enkuris en la ĉambron. Lia ronda, bonkora vizaĝo montris ĉagrenon. Eklevante iom dramece la manojn, li kriis:

— Ne rapidu, via moŝto; ne rapidu! Ho ve! ne estas bezono por rapido. Mia amiko Don Victoriano ĵus sciigis min telefone, ke sinjoro Hill eliris. Li iras viziti Don Pedro Garcia, la direktoron de nia muzeo, kaj ne revenos ĝis tre malfrue. Tion mi treege bedaŭras, señor, ĉar vi nun devos pacienci ĝis morgaŭ matene. Ĉu mi intertempe povas iel servi al vi?

Leonardo leviĝis kaj respondis trankvile:

186