Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ne, sinjoro Rodriguez; koran dankon. Mi jam ŝuldas al vi . . .

— Mi tre petas vin, señor Marstón, ne parolu pri ŝuldo, kiam mi estas treege fiera pro la honoro servi al noblulo kaj eminentulo, kiel vi.

Plaĉa rideto vidiĝis sur la serioza vizaĝo de Leonardo. Li jam kutimiĝis al la floreca kaj flatema parolmaniero de la bonkoraj Meksikianoj.

— Nu, amiko mia, — li diris, — mi do devas lasi paciencon regi mian animon ĝis morgaŭ. Intertempe troviĝas en via bela urbo multaj vidindaĵoj, kiuj helpos al mi agrable pasigi la reston de la tago.

— Bedaŭrinde, via moŝto, — diris la hotelmastro, — dum la nuna malkvieta tempo multaj publikaj konstruaĵoj de nia belega urbo ne estas viziteblaj, sed kelkajn vi nepre devas vidi. Ni estas tre fieraj pri nia ĉefurbo. Ĉu mi povas havi la honoron, via moŝto, konduki vin al kelkaj interesaĵoj ĝis la vespermanĝo? Tre verŝajne doktoro Cuadra, Don Fernando Diaz kaj kelkaj aliaj Esperantistoj venos post la vespermanĝo, por sciiĝi, kiel prosperis al vi trovi vian honorindan amikon. Dezirego vin servi kaj sukcesigi vian entreprenon, kaj eble — li aldiris ridetante — scivolemo, ne lasos ilin resti for.

Leonardo volonte akceptis la bonkore faritan proponon de la servema hotelposedanto, kaj pasigis kun li du tre agrablajn kaj instruajn horojn.

Sinjoro Rodriguez estis prava. Dum la vespero alvenis du-tri-kvarope preskaŭ la tuta anaro de la Esperantista klubo de Meksiko; ĉiuj ceremonie klinsalutante kaj dirante belfrazan ĝentilaĵon. Iom post noktomezo ili ĉiuj kune adiaŭis Leonardon, same ceremonie kaj kun similaj graciaj paroletoj. Tiu longa vizito kaj la neceso daŭre, per vigla interparolo amuzi aron da spritaj kaj

187