Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/193

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

babilemaj vizitantoj, tre streĉis la fortojn de Leonardo, kiu jam sentis sin lacega. Sed la sincera dankeco, kiun li sentis pro ilia kortuŝa servemo, kaj lia natura ĝentileco malpermesis al li montri, ke la vizito estas por li tre maloportuna.

Ĉu pro trolaceco, ĉu pro sufokeco de la nokta aero, aŭ la laŭta duonhora sonorado de la katedrala horloĝego, ĉu pro ĉiuj ĉi tiuj kaŭzoj kune, Leonardo sendorme ĵetiĝadis en la lito en la daŭro de kelkaj horoj. Fine, kiam la suno jam komencis heligi lian ĉambron li endormiĝis. Je la duono post la oka horo brua frapado ĉe la pordo subite vekis lin.

— Ĉu via moŝto baldaŭ finos sin vesti? — eksonis la ekscitita voĉo de sinjoro Rodriguez.

— Ne, kial? — respondis Leonardo, frotinte al si la okulojn, kaj nur iom post iom konsciante, kie li sin trovas.

— Mi ĵus ricevis telefonan komunikon de Don Victoriano, ke sinjoro Hill kaj liaj kunuloj tuj forveturos. Ili estas en la nuna momento survoje al la stacio Lázaro.

Leonardo neniam antaŭe elsaltis el la lito kaj sin vestis tiel rapidege. Malsuprenirante la ŝtuparon li renkontis la hotelmastron kurantan ekscitite el sia oficejo. Post la kutima matensaluto: — ¿Como ha pasado usted la noche? — li kriis, ne atendante respondon al sia demando, — Ho ve! via moŝto, la Fataloj kruele malfavoras vin. Ambaŭ miaj kaleŝoj okaze estas for, kaj en la nuna momento eĉ unu fiakro ne estas havebla sur la placo. Mi ĵus traserĉis la fervojan horaron kaj trovis, ke neeble estas kuratingi la stacidomon antaŭ la forveturo de la vagonaro je la naŭa kaj kvin. Tio estas malbenita afero.

188