Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili trapasis la kolonejon kaj eniris la domon. Tie Leonardo prezentiĝis al mezaĝa sinjorino, tre ĝentile kaj ĝoje, sed iom malpli ceremonie. Tio estis Donna Lucia Castaños, domestrino aŭ duenna de la juna sinjorino, aŭ kunulino-amikino de ambaŭ. Almenaŭ ŝi mastrumis ĉe la vespermanĝo, tamen ne multe partoprenante en la interparolo. La maljuna sinjoro parolis hispane kun grandaj viveco kaj multevorteco, kvazaŭ lia gasto plene komprenas lin. Nur kelkafoje, memorante lian nescion de la hispana lingvo, li haltis momenton por doni okazon al sia nevino traduki lian parolon Esperanten.

— Per la letero de mia filo mi sciiĝas, señor, — diris la bienulo, iom gravmaniere, — ke la sola celo de via longa vojaĝo estas renkonti unu sinjoron Hill, usonanon. Se mi ne eraras, mi aŭdis amikon mian, Don Miguel de Lozada, paroli pri tiu sinjoro, kiu estas, oni diras, fama sciencisto kaj antikvaĵisto. Ĉu ne vere, karulino? — sin turnante al sia nevino.

— Jes, onklo, li tre interesiĝas pri la antikva historio de nia lando. Maria asertas, ke li konas ĝin pli bone, ol la profesoroj de nia propra universitato.

— Tio estas por mi kuraĝiga sciigo, — diris Leonardo, — ĉar sinjoro via filo, via moŝto, kies afablecon kaj komplezemecon mi ne povas sufiĉe laŭdi, donis al mi prezentleteron al tiu sama sinjoro, kaj mi intencas viziti lin morgaŭ matene.

— Ho, vere? — ekkriis fraŭlino Cuadra kun ĝoja ekbrileto en siaj nigraj okuloj. Kara onklo, — ŝi diris plue, karesante manon de la blankharulo, — ni jam de multaj semajnoj ne vizitis niajn amikojn en Tulanatlan kaj post ne longe la estación de las aguas[1] komenc-

200
 
  1. La pluva sezono.