Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Cuadra, adresita al ĉi ties patro, kun ordono enmanigi ĝin per la helpo de tiuj viroj al la hacendado, kaj malrapide iris en direkto al arkaĵa enirejo, tra kiu li ekvidis folioriĉan, multekolonan placon. Nemultajn minutojn poste aperis en ĉi tiu enirejo noblaspekta blankharulo sekvate de juna virino. Li alpaŝis kun dignoplena mieno kaj, deprenante sian grandan, orŝnure ornamitan sombrero, alparolis Leonardon hispane kun natura gracieco:

— Koregan bonvenon, caballero; mi ŝatas, kiel maloftan honoron kaj neordinaran plezuron, la okazon akcepti vin. Amiko de mia filo, prezentata kun tiel elokventa laŭdo, estas centoble bonvena. Señor, — li aldiris kun drameca svingo de la sombrero, — nia hacienda estas je via dispono.

La sinjorino, redoninte saluton de la veninto, tradukis Esperanten la parolon de la sinjoro laŭvorte kun rimarkinda flueco. Ŝi estis bela knabino, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj. Ŝia sanoplena, sunbrunigita vizaĝo kaj ŝia beltalia, fortika figuro supozigis ageman vivadon en libera aero. Tion plue montris pafilo, pendanta per rimeno de ŝia ŝultro, mallonga jupo kaj altaj, dikaplandaj botoj. Brilaj, nigraj okuloj kaj riĉaj, nigraj haroj kune kun malkaŝa, sentima rigardo, donis al ŝi imponan aspekton. Kun ĉarma rideto ŝi aldiris:

— Kaj al la bonvenigo de la onklo, mi volas aldoni, ke estas por mi aparta ĝojo persone konatiĝi kun vi. Laŭfame mi ja jam konas vin. Ho ve! Nur tre malofte mi havas okazon paroli Esperante, kaj mi tiom amas nian karan lingvon!

Kvankam Leonardo kaj la nevino de sinjoro Cuadra jam sentis sin preskaŭ amikoj, la maljuna hacendado pensis, ke estas necese ceremonie interkonatigi ilin. Ambaŭ ridetante riverencis.

199