Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trankvilo. Ĉio estis impona vasteco, senlimeco. Kiel mistera, li sentis, estas la profundo de senlima spaco, kaj kiel mireginda la senerara irado de la nenombreblaj legioj da steloj, ĉiuj ligitaj, unu al la alia, per la sama, mistera pezoforto; ĉiuj kune formantaj unu grandan, komplikan, tamen harmonian tutaĵon. — Forprenu, — Leonardo diris al si en la pensoj, — unu el tiuj briletantaj eroj, kaj la tuta vasta kunmetaĵo disfalos. Kia intelektego estas necesa por ellabori kaj konservi tiun meĥanikaĵaron!

„Kio estas homo, ke Vi lin memoras?

Kio estas homido, ke Vi lin atentas?“

Kun profunda adoro li primeditis sian okazoplenan vivon kaj antaŭen rigardis kun trankvila konfido en la estontecon, kiu estas ja sub la kontrolo de la reganto de la steloj.

José rigardis dum kelka tempo kun admiro kaj respektego la enpensan, senmovan figuron de la anglo. Poste li iris senbrue sur la piedfingroj al la ripozejo, kiun li preparis por si, kaj ĉirkaŭvolvis sin per du varmaj serapoj. Pie farinte signon de l’kruco sur la brusto, li profunde endormiĝis.

La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, la du viroj alproksimiĝis al preskaŭ bonaspekta vilaĝo, almenaŭ frapante malsimila al la vilaĝaĉo, kiun ili trapasis la antaŭan vesperon. Ĉe la fino de la vilaĝo bela aleo da fagoj kondukis ilin al pordego de bonhaveca hacienda, ĉirkaŭita de altaj blankigitaj muroj. Ili eniris vastan korton, ĉe kies kontraŭa fino staris granda, blanka, unuetaĝa domo. En tiu momento du viroj trapasis la korton, kondukante kvar mulojn, unu el kiuj portis cervon kaj kelke da birdoj, supozeble la rezultato de tiutaga ĉasado. Leonardo donis al José la leteron de doktoro

198