— Se via moŝto aŭskultus interparolon inter aro da Indios bravos dum vintra vespero, vi eltrovus, kio estas superstiĉo.
La sunglobo alproksimiĝis al la horizonto kaj ĵetis ĉiam plilongiĝantajn, groteskajn ombrojn de la du kunvojirantoj sur la vojon antaŭ ili. De tempo al tempo José ekhaltis kaj esplore ĉirkaŭrigardis. La tero nun fariĝis malebena kaj roka, prezentanta ĉi tie kaj tie oportunan lokon por nokta ŝirmejo. Demetinte siajn pakaĵojn, li rapide kolektis kelke da branĉaĵoj kaj lerte konstruis sub superpendanta ŝtonego sufiĉe komfortan dormejon por Leonardo. Dume ĉi tiu sidis sur altaĵeto, sorĉate de vido de treege bela, kolororiĉa sun-malleviĝo. Apenaŭ José pretigis simplan vespermanĝon sur oportuna plata ŝtono por „lia barona moŝto“, kaj por si mem je deca distanco, kiam mallumeco survenis kun rapideco, kiu surprizis Leonardon. Samtempe la temperaturo de la ĝis tiam agrable varma aero tiom malleviĝis en la daŭro de nur kelke da minutoj, ke Leonardo volonte sekvis la ekzemplon de sia mozo kaj envolvis sin en unu el la aĉetitaj serap’oj.
Subite longa, malgaja blekado aŭdiĝis, komence unuopa, poste ĥora.
— Aŭskultu, José: Kio estas tiu plenda kriado?
— Coyotes[1], señor, coyotes, kriantaj al la ĉielo por pluvo.
Post la vespermanĝo Leonardo suriris la altaĵon, de kie li estis ĝuinta la sunsubiron. La ĉielo nun estis stelbrila, kaj mirinde luma, arĝenta duonluno vidiĝis super aro da nigraj pinoj, ĵetante sorĉan belecon sur la pejzaĝon. Majesta silento regis kaj preskaŭ mistera
- ↑ Canis latrans.