sian superecon super nuraj Indios bravos, aŭ eble pro kontenteco pri la afableco de la eminenta anglo, kiu „proponis“ anstataŭ „ordoni“. Sciiĝinte de la vilaĝestro, ke tri sinjoroj de fremdlanda aspekto trapasis la lokon antaŭ kelkaj horoj, ili daŭrigis sian vojiron en la direkto al la bieno de sinjoro Cuadra. Leonardo ne povis aĉeti en la vilaĝo eĉ unu mulon. Tio precipe ĉagrenis la mozon, kiu pensis, ke alveni al granda hacienda piedire tre malaltigos la indon de la noble Inglese.
Kelkaj „strangaĵoj“ de Leonardo tre mirigis José’on: Lia portempa sinjoro insistis porti parton de la ŝarĝo, nome, sian malgrandan valizon kaj sian „Thermos“-botelon; li ne fumis; li neniam blasfemis, kaj li volonte permesis al nura mozo instrui lin pri multaj tiulandaj aferoj.
Leonardo aŭskultis kun intereso kaj plezuro la babiladon de sia gvidanto. Jam ĉe la komenco de la vojaĝo José informis lin, ke, pasiginte preskaŭ kvin jarojn en Usono, li tute liberiĝis el la ridinda superstiĉo, reganta la malklerajn peonojn. Ne longe post tiu fanfarono li subite malligis kaj demetis sian portaĵon kaj kuris centkelke da paŝoj sur la supron de altaĵeto. Tie li levis falintan krucon kaj firmigis ĝin en ĝia kruda ingo.
— Kial vi faris tion, José? — demandis Leonardo.
— Ni ĉiam faras tion, señor. Levo de falinta sankta kruco nepre donas dum kelka tempo liberecon de malfeliĉo kaj certigas prosperon de entrepreno. Atendu, ĉu tio ne efektiviĝos. Nenio pli bonŝanca povus okazi, señor.
— Ho, José, — diris Leonardo ridetante, — vi kredigis al mi, ke vi tute liberiĝis el superstiĉo!
La Indio rigardis la fremdulon kun miro.
— Tio ne estas superstiĉo, señor, — li respondis.