Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/200

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidindaj preĝejoj kaj haciendoj. Kelkfoje, en la malproksimeco, li ekvidis imponajn ruinojn de tiuj grandiozaj temploj kaj majestaj piramidoj, pri kiuj li ofte legis en vojaĝlibroj kaj gazetoj. Kiam, iom post iom, la vagonaro atingis pli altajn regionojn, la aspekto de la kamparo ŝanĝiĝis: tropika vegetaĵaro cedis lokon al mezazonaj kreskaĵoj, ĝis fine la fervojo trapasis pinarbarojn kaj sovaĝaspektajn, sekajn regionojn kun duonkreskaj arbetaĵoj. La humilan stacidomon ĉirkaŭis aro da mizeraj dometoj, kiuj ne povis pretendi la nomon vilaĝo, kaj, pli malproksime, dezerto. Leonardo ordonis al José fari demandojn ĉe la staciestro pri la serĉata trio kaj sciiĝis, ke ĝi alvenis per la antaŭa vagonaro kaj tuj foriris en direkto al vilaĝo nomata Calpan. Tiu vilaĝo kuŝis, laŭ plua informo, ĉe la vojo al la hacienda de sinjoro Cuadra. Leonardo ĝoje bonvenigis tiun sciigon.

Post longa, laciga marŝo tra preskaŭ senhoma regiono ili alproksimiĝis al Calpan, kiam la suno jam malleviĝis al la horizonto. Ilian alvenon anoncis bojegado de legio da hundoj, kiuj venigis la tutan loĝantaron sur la straton, aŭ pli ĝuste sur la senforman interspacon, kiu servis kiel komuna forĵetaĵejo, infanludejo kaj trapasejo. Neniam antaŭe Leonardo vidis tian aron da mizeregaj, malpuraj domaĉoj kaj tian specaĵaron da kompatindaj, malgajaj mizeruloj, kun maldikaj, melankoliaj vizaĝoj. Li antaŭe esperis trovi en tiu vilaĝo ian ripozejon, kiom ajn humilan, kaj iajn refreŝigaĵojn, sed la nura vido de la eksteraĵo de la jacal’oj aŭ budoj, mallerte kunmetitaj el branĉplektaĵoj kaj argilo, kaj la malpura aspekto de la vilaĝanoj forprenis de li ĉian deziron fari uzon el la gastamo de la sendube bonkoraj homoj. Prefere li volus pasigi la nokton en ia ŝirmejo aŭ sub la ĉielo. Kiam li proponis tion al José, ĉi tiu tre volonte konsentis, eble por montri

195