Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

serapes aŭ dikaj lanaj kovriloj, sombrero el panama pajlo, dorsosakoj ktp. sinjoro Rodriguez kaj Leonardo serĉis José’on. Tiu ĉi tuj kun ĝoja vigleco pretiĝis ekforvojaĝi kun la noble Inglese. La hotelmastro, parolante aparte kun sia servisto, kredigis lin, ke sinjoro Marston ne estas ordinara persono, sed tre eminenta angla nobelo kun treege grava misio de potenca societo, kaj admonis lin konduti antaŭ li kun profunda respekto. José respondis kun alpreno de grava mieno, kiu tre amuzis lian mastron:

— Mi ekkonas nobelon, precipe anglan nobelon, ĉe la unua rigardo, señor, kaj mi bone scias, kiom da honoro kaj respektego decas al li.

José estis viro havanta la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj, de iom pli ol meza kresko kun nedika sed fortmuskola staturo. Lia preskaŭ kuprobruna vizaĝo montris bonkorecon kaj honestecon, sed ne malpli viglecon kaj denaskan sagacecon. Li tuj plaĉis al Leonardo, kiu diris al li kelkajn afablajn vortojn. Pretiĝinte por la vojaĝo kun dika dorsosako, bastono kaj pafilo, José rigardis la altkreskan, belforman figuron kaj la virecan, seriozan vizaĝon de la anglo kun malkaŝa admiro kaj sincera humileco. Deprenante sian larĝrandan, altapintan ĉapelon, li diris:

— Via nobela moŝto, mi estas preta kaj atendas viajn ordonojn.


Post kvinhora malrapida vojaĝo Leonardo kaj lia servanto alvenis ĉe la stacio Tepetlaxtoc. Kvankam multaj seriozaj pensoj okupis la kapon de Leonardo dum la veturo, li tamen tre ĝuis la belegajn vidaĵojn, kiujn ili preterpasis. La traveturita lando, en la daŭro de la unuaj tri aŭ kvar horoj, estis tre interesa kun multaj

194