La mateno estis ankoraŭ iom malvarma, kaj la suno apenaŭ leviĝis super la malaltaj dometoj de la vilaĝeto, la vojaĝantaro trapasis la eksteran pordegon de la hacienda. Ĉiuj rajdis sur belaj muloj. La antaŭgvardio konsistis el juna servisto, indio, kaj nia amiko José, kiu per dignoplena sinmalaltigo penis elmontri sian superecon super la kunulo. Ilin sekvis kune la maljuna hacendado, Leonardo kaj la juna sinjorino. Post la gesinjoroj rajdis mezaĝa kreolo de serioza, senmova mieno; kaj la finon de la kavalkadeto formis du pli junaj servistoj, kondukantaj po unu mulo, ŝarĝita per pakaĵoj. La vilaĝanoj jam viglis. Ĉi tie kaj tie Leonardo ekvidis virinon sidantan sur la sojlo de dometo, muelante, aŭ viron, demetantan krudan ĝardenilon por rulfari al si cigaredon. Unu malriĉe aspektantan viron li vidis saltetantan per siaj sandale vestitaj piedoj, konjekteble por varmigi sin.
— La peonoj de la vilaĝoj leviĝas tre frue, frostotremetante, señor — diris la maljuna bienulo. — Kun dankoplena laŭdo kaj ĝoja saltetado ili bonvenigas la sunon, „la capa de los pobres“[1].
Ĉiuj en la vilaĝo salutis la gesinjorojn kun granda kaj videble sincera respekto, sed sen tiu humilaĉa mieno, kiun Leonardo ordinare rimarkis ĉe malriĉegaj peonoj. Dum kelka tempo la vojaĝantoj trapasis belan bienaron kun multaj bone prilaboritaj kampoj, ridetantaj en la hela matensuno; sed iom post iom la vojo fariĝis malpli agrabla, enirante dezertan, montan regionon kun molaj, ferkoloraj ŝtonaĵoj. Multjara pasado de ĉevaloj kaj muloj sur la vojo elkavigis profundan sulkon, ĝisirantan la genuojn de la bestoj. Kelkajn mejlojn pli mal-
- ↑ La mantelo de la malriĉuloj.