Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

proksime la tero transiris en malsaman, eĉ pli malagrablan specon, konsistantan el rompitaj masoj da bazalto kaj aliaj vulkanaj substancoj. Tie la muloj devis paŝi tre singarde, kaj unufoje la rajdantoj estis devigataj elseliĝi. En vastaj etendaĵoj nenia postesigno de homa laboro estis videbla. Nur du- aŭ tri-foje ili renkontis aretojn da Indioj, portantaj al malproksima foirejo produktojn de siaj malgrandaj farmbienoj.

Nelonge post tagmezo ili alvenis ĉe la hacienda de Don Miguel de Lozada. Lia biendomo ne estis tiel granda kaj impona, kiel la bela, laŭ kastilia stilo konstruita loĝejo de Don Alfonso Cuadra, sed ĝi estis ne malpli interesa. Unuavide montriĝis, ke la tuta domo ne estis konstruita en la sama tempo, kaj ke ĝi datiĝis je diversaj epokoj, eble diversaj jarcentoj. Ŝajnis, ke la konstruisto de la plej malnova, centra parto penis imiti aŭ rememorigi la pezan, masivan stilon de la antikvaj landidoj, kaj ke, kontraŭe, la pli modernaj plibonigintoj kaj aldonintoj verŝajne atentis prefere siatempajn ideojn pri komforto kaj oportuneco. En la vasta korto antaŭ la domo regis silento, dormemo pro la varmego. Kelke da minutoj pasis, antaŭ ol la neeviteblaj hundoj vekis la domanaron el la tagmeza dormeto. Unue aperis kun scivolaj rigardoj kelke da farmlaboristoj, viroj kaj virinoj, poste fraŭlino Maria kaj fine Don Miguel de Lozada. La knabino salutis siajn amikojn, precipe Lucian, kun ĝojego kaj — ŝajnis al Leonardo — kun apenaŭ kaŝita emocio. La india hacendado alpaŝis, kun sombrero[1] en mano, kaj tre ĝentile kaj kun certigoj de granda ĝojo akceptis siajn najbarojn.

Li estis frapanta personeco: altkreska kaj maldika,

203
 
  1. Larĝranda meksikia ĉapelo.