Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed, malgraŭ sia aĝo, fortmuskola kaj plena de energio. Lia vizaĝo, kvankam, laŭ kelkaj trajtoj, ne malsimila al la ordinara landida tipo, kun iom elstarantaj vangostoj, estis vizaĝo de viro inteligenta, fortanima kaj kutiminta ordoni kaj esti obeata. Sed Leonardo ne povis ne rimarki diferencon inter la du landsinjoroj. La Indio ne posedis la facilan, naturan kaj senkonscian graciecon, tiun nedifineblan, kavalirecan sintenadon de nepridubebla supereco de Don Alfonso Cuadra, la heredaĵon de longa vico da fieraj, superregemaj prauloj.

Leonardo, prezentite de Don Alfonso al Don Miguel kaj ĉi ties filino kiel eminenta angla sciencisto kaj mondvojaĝanto, transdonis al la dommastro la leteron de la juna kuracisto. Don Miguel, petinte permeson, legis ĝin dum la kompanio malrapide iris en direkto al larĝa enirejo en ombroriĉan patio’n. La Indio sin turnis al Leonardo kun perfekta ĝentileco kaj diris:

— Mi jam ŝuldas al mia kara amiko, doktoro Cuadra, pli, ol vivodaŭra dankeco povus repagi; kaj nun li aldonas al mia ŝuldeco, farante al mi la honoron kaj plezuron gastigi vin, señor. Mi tute estas je via dispono.

Fraŭlino Cuadra lerte tradukis lian parolon kaj taŭgan respondon de Leonardo. Don Miguel parolis plue:

— Vi entreprenis tre longan vojaĝon, señor, por renkonti nian amikon, Don Hill. La sanktuloj vin gvidis sub nian tegmenton. Nia famega amiko alvenos ĉi tien hodiaŭ vespere aŭ ne pli malfrue, ol morgaŭ tagmeze.

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tre ĝentile, sed Leonardo havis la senton, kvazaŭ la Indio penas montri pli da ĝojo, ol li efektive ricevis, kvazaŭ la alveno de tiomaj vizitantoj kaŭzas al li embarason. Tamen li kaj lia filino kaj la tuta domanaro atentis kun granda bonkoreco ĉiujn bezonojn de la gastoj.

204