Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post la tagmanĝo kaj mallonga ripozo Don Alfonso Cuadra, akompanate de juna servisto, survojiĝis hejmen. Ambaŭflanke diriĝis certigoj pri bedaŭroj kaj danko, kaj florecaj ĝentilaĵoj. Kiam la du junaj sinjorinoj foriris, por viziti grandaĝan, malsanan servistinon, Don Miguel proponis al Leonardo ĉirkaŭrigardon al la bieno. Nun la servoj de José denove estis bezonataj kiel interpretisto, je lia granda kontenteco. En la daŭro de la lastaj dudek horoj lia digno suferis, laŭ lia opinio, nemalgrandan humiliĝon, ĉar ĉiu okazo estis forprenita al li, persone servi al la noble Inglese, kiu ĝis tiam traktis lin kvazaŭ kiel egalulon kaj amikon. Leonardo pasigis tre interesan kaj entute agrablan horon. Tamen li ne povis forigi la senton, ke la kapo de la perfekte ĝentila kaj atentema viro ĉe lia flanko estas plena de maltrankvilaj pensoj. Lia gastiganto pli ol unufoje faris demandojn pri sinjoro Hill kaj pri la „senduba graveco“ de lia aventura vojaĝo, kiujn Leonardo trovis iom ĝenaj. Kiam ili revenis tra la domĝardeno, Don Miguel multvorte petis sian gaston senkulpigi lin pro nepre priatentota afero, kaj montrante al laŭbo, aldiris:

— Jen, señor, vi trovos la junajn sinjorinojn, kiuj sendube jam forte plendas pro tio, ke mi tiel longe kaj egoiste forprenis de ili la plezuron de via kunesto. Mi tre dankas vin, señor, pro via afabla intereso en mia bieno.

Alproksimiĝante al la foliodensa laŭbo, Leonardo ekvidis scenon, kiu tuj haltigis kaj foririgis lin. La du amikinoj sidis kune, sin alpremante unu al la alia. La kapo de Maria, la aztekidino, kuŝis sur la ŝultro de fraŭlino Cuadra. Ŝiaj rondaj, brunaj vangoj estis malsekaj de larmoj. Lucia, karesante la kunfalditajn kaj sur siaj genuoj kuŝantajn manojn de la ploranta knabino,

205