Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

videble penis konsoli ŝin. Kvankam Leonardo ŝajnigis enpensiĝon, ambaŭ knabinoj eksciis, ke li retiriĝis pro ĝentileco.

Leonardo decidis promeni sola tra alloga sovaĝejo en direkto al la monaĥejo, kies altajn, blankajn murojn li ekvidis en la malproksimo de unu kilometro. Li volis esti sola. Tre verŝajne post nemultaj horoj li renkontos sinjoron Travers, alinome Hill. Kia estos la sekvo de tiu intervidiĝo sur fraŭlino Haverford? Denove zorgemaj pensoj pro Lorna malgraŭvole ekregis lin. Jam preskaŭ sep monatojn li estis for de Linkfield, sufiĉe da tempo por Delfino Haverford, por antaŭenpuŝi iajn frenezajn, venĝemajn planojn. Pensinte pri Lorna kun zorgemo kaj ankaŭ, preskaŭ senkonscie, kun amsento, li ne povis ne pensi pri la bela, nobla virino, vidviniĝinta antaŭ nemultaj monatoj. Virinoj ĉiam estis por li enigmaj estaĵoj, eble des pli, ĉar li neniam spertis la amon kaj gvidon de patrino. Lia patro, kaŭze de siaj malfeliĉaj travivaĵoj, ne helpis al li kompreni ilin nek ŝati ilin. Lorna kaj sinjorino Harding estas, li pensis, esceptoj. Ambaŭ, laŭ lia opinio, estas aparte sinceraj kaj noblanimaj. La zorganteco pri la unua estis ja kvazaŭ parto de lia patra heredaĵo, kaj la dua kariĝis por li pro sia sincera, varma amikeco, al li, kaj siaj altaj idealoj rilate al la Esperantista movado. Ambaŭ estis por li veraj samideaninoj.

Tiel lia atento dividiĝis inter pensoj pri la amikoj en la hejmlando, la baldaŭa renkontiĝo kun sinjoro Hill kaj la kelkaj, sub surkreskaĵoj kaŝitaj ruinaĵoj de kredeble granda antikveco. Subite li trafis tri monaĥojn, duonkuŝantajn sur malgranda terpeco, ĉirkaŭita de disĵetitaj masonaĵoj. Konjekteble ili estis okupitaj per sekreta interkonsiliĝo. Du el ili surhavis grizan sutanon kaj la

206