Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tria brunan, kun longa zonŝnuro, kiu iam fieris pri blankeco. Ŝajnis, ke ili atendas iun personon, kaj surpriziĝis, ekvidante fremdulon. Leonardo tuj volis sin retiri kun pardonpeto, kiam li rekonis en la grize vestitaj monaĥoj, malgraŭ ilia eksterordinara alivestiĝo, la du Hispanojn, kiujn li jam trifoje renkontis, la lastan fojon kune kun sinjoro Hill. Ĉi tiuj du viroj en tiu sama momento rekonis Leonardon, kaj, furioze rigardegante lin, salte leviĝis. Unu el ili eltiris el sub sia sutano revolveron, kriante anglalingve:

— Haltu! Ne unu paŝon plu, se vi ŝatas vian vivon!

Sentime redonante la rigardojn de la atakantoj, Leonardo respondis:

— Certe; kial tia furiozo?

La sama viro siavice demandis:

— Kion vi serĉas ĉi tie? Evidente vi sekvadas nin kun nenia bona celo. Se ni eltrovas vin perfidulo, ni senprokraste estingos vian kandelon.

— Vi eraras, sinjoroj, — rediris Leonardo kun trankvila digno, — mia sola celo estas interparoli kun via amiko kaj mia, sinjoro Hill.

— Mi ne povas kredi vin, señor, — diris la alia Hispano malĝentile, — via konduto estas tro suspektinda. Vi havis ja oportunan okazon interparoli kun sinjoro Hill en la hotelo en Horeham, sed vi evitis lin.

— Vi tute eraras kaj senpripense rapidas al malĝusta juĝo. Niaj antaŭaj renkontoj estis nuraj hazardaĵoj, ŝajne tre strangaj, mi devas konfesi; sed mi havas kaŭzon por rigardi ilin kiel providencajn okazaĵojn. Sinjoro Hill, cetere, certigos vin, ke mi estas sendanĝera rilate al iaj viaj aferoj, pri kiuj mi scias nenion, kaj neniel min ĝenas.

Leonardo parolis sen ekscitiĝo, ne montrante ofend-

207