iĝon, sed malvarme, kun ioma malestimo en la voĉo. Dum li parolis, la tria monaĥo — aŭ monaĥe vestita viro — fajfis, kaj, momenton poste, ekaperis de ĉiuj flankoj dekkelke da krudaspektaj viroj, armitaj per pafiloj, kaj ŝajne pretaj obei kiajn ajn ordonojn. La monaĥo, kiu antaŭe minacis Leonardon per revolvero, diris:
Sinjoro Hill jam avertiĝis pri viaj suspektindaj iradoj. Ĉiuokaze ni devas senigi vin je via libereco, ĝis sinjoro Hill venos. — Al la ĉirkaŭstarantaj viroj li ordonis hispane: — Konduku ĉi tiun sinjoron en la malnovan galerion kaj tie tenu lin garde.
La bando tuj ĉirkaŭis Leonardon, kaj unu el ili ekprenis lin ĉe la brako. Nia amiko fortiregis sin kun gesto kaj rigardo, kiuj igis la viron paŝi malantaŭen kun preskaŭ humila, pardonpetanta mieno. Lin turnante al la meksikia monaĥo, Leonardo diris severe kaj dignoplene:
— Bonvolu ordoni al viaj gardistoj sin deteni de perfortaĵoj. Mi devas ja cedi al supera forto, sed senbezone estas aldoni perforton al ofendego.
La bruna monaĥo direktis penetreman rigardon al la parolanto, kaj post momento eldiris la deziritan ordonon per komanda voĉo. Farinte tion, li leviĝis kaj forkondukis la gardistaron kun ĝia malliberulo. Li estis mezaĝa, maldika viro de asketa, pensema mieno. Ili eniris malebenan densejon kaj malfacile faris al si vojon tra dornoplenaj subkreskaĵoj kaj dispecigitaj masonaĵoj, multaj el kiuj aspektis kiel ŝtonegaĵoj. Post kelkaj minutoj la monaĥo haltis apud masiva derompaĵo, kiu verŝajne antaŭ multaj jarcentoj formis parton de grandega pordokadro. Flankenpuŝinte kelkajn densajn branĉojn de arbetaĵo, li vidigis iom ruinigitan ŝtuparon, kondukantan malsupren en malluman kavernon. Ĉiuj eniris,