Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu post alia, kaj pasis tra mallonga, tunelsimila irejo en grandan malplenan spacon, sed nelarĝan kaj sentegmentan, krom kelke da superpendantaj arboj, arbetaĵoj kaj aliaj rampaj kreskaĵoj.

Leonardo ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, forgesante dum kelka tempo la strangajn kaj ne sendanĝerajn cirkonstancojn, en kiuj li sin trovas. Unu flankon de ĉi tiu vasta, longforma spaco okupis alta, roka muro kun bone konservitaj, belaj skulptaĵoj en regulaj kaj ripetiĝantaj vicoj. La tri ceteraj flankoj estis preskaŭ tute ruiniĝintaj; efektive ili montris malmultajn postesignojn, ke ili iam formis murojn. Sur la malebena fundo kuŝis, ĉi tie kaj tie, surskulptitaj derompaĵoj, verŝajne restaĵoj de enfalinta tegmento. Li sin trovis konjekteble en iama subtera ĉambrego aŭ granda galerio.

Doninte ordonojn al la gardistoj, la monaĥo foriris kune kun duono de la viroj. La postrestantaj sidiĝis sur ŝtonoj aŭ kuŝiĝis sur la tero apud la sola elirejo, kaj nur malofte ekrigardis scivole kaj mire la figuron de la enpensa fremdulo. Tuj ĉiuj elprenis tabakujojn kaj faris al si cigaredojn el sekigitaj maizfolioj kun surpulvoraĵo de forta tabako. Anstataŭ alumetoj ili uzis malnovmodajn fajrilojn. Post kelka tempo unu el la viroj alproksimiĝis al Leonardo kaj, ĝentile depreninte sian ĉapelon, proponis al li cigaredon.

Gracias, señor, yo . . no . . fumas, — respondis Leonardo afable, per kapskuo kaj mangesto tradukante la lastan, angle parolitan vorton. Lia akiraĵo da hispanaj vortoj jam elĉerpiĝis.

La gardisto rigardis lin kun malkaŝa surprizo kaj videbla malplezuro. Sendube li kaj liaj kunuloj vidis ofendon en lia malakcepto de la cigaredo.

Esplorinte, kiom la duonlumo tion ebligis, kelke da

209