Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skulptitaj hieroglifoj, supozeble postlasitaj de la antaŭhistoriaj Toltecatl’oj, Leonardo sidiĝis sur renversitan kolonplaton kaj enfalis en mediton sub la pensiga influo de la nekoneblaj jarcentoj, kiuj, li sentis, kvazaŭ alrigardas lin el tiuj silentaj, tamen elokventaj ruinaĵoj. Kia estis la popolo, kaj kia ĝia spirito, kiu starigis tiujn mirindajn konstruaĵojn, kiel senmortan memorigilon pri siaj heroaĵoj, siaj kulturaj akiraĵoj? Estas do eble, ke sendube granda nacio povas tiel plene malaperi, postlasante, krom tiuj ŝtonaj atestaĵoj de alta kulturo, nur nomon, kredeble eĉ nur legendan nomon? Ĉu venos tempo, kiam lia propra granda nacio estos nur nomo; kiam ĝian pasintan ekzistadon atestos nur kelkaj monumentoj, mirakle kontraŭstarintaj la dentojn de la tempo? Ne — li diris al si en la pensoj, — nekalkuleblaj jarmiloj estos bezonataj por tio, kaj la fino de la nuna tempaĝo ne povas esti tre malproksima. La intensa sopiro de lia animo kaj, laŭ lia konvinko, de la animo de la tuta kristanaro al la ekveno de la regno de justeco, estis por li sufiĉa garantiaĵo, ke ĝi baldaŭ venos. Mire li demandis sin plue, kial kaj kiel tia supozeble altkultura nacio pereis. Ĉu same kiel multaj antikvaj regnoj de la alia duonsfero, ekstermitaj per la furiozo de fremda nacio, terura ilo de la justa kolero de obstine malobeita Dio? Se nur tiuj muroj povus paroli; se nur tiuj sfinksosimilaj skulptaĵoj povus malkaŝi siajn sekretojn, kian teruran averton ili eldirus eĉ al kelkaj laŭnome kristanaj nacioj de la nuna tempo!

Ekridego de liaj kaptintoj vekis lin el lia medito kaj rememorigis al li lian nunan necertan staton: En kiaj strangaj cirkonstancoj li sin trovas! Kia estos lia sorto, en la okazo, se sinjoro Hill kaj sinjoro Travers ne estas la sama persono? De la tempo de sia alveno tie li ne

210