Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povis ne senti, ke ial lia vizito ĝenas Don Miguel’on. Io mistera okazas aŭ okazos. — Tiaj kaj multaj aliaj demandoj prezentiĝis al li. Poste liaj pensoj denove sin turnis al la personoj en la hejmlando, pro kiuj li entreprenis tiun aventuran vojaĝon.

Dume la taglumo ankoraŭ pli paliĝis, kaj post kelkaj minutoj plena mallumo regis en la galerio. La gardistoj ĉe la alia ekstremaĵo fariĝis pli kaj pli bruaj kaj gajaj. Subite lia medito interrompiĝis per susura brueto ĉe lia flanko. Malpeza mano tuŝis lian ŝultron, kaj voĉo tre proksime de lia orelo flustris:

— Ŝ . . ŝ . . estas mi, Lucia.

En la malvarmiĝinta aero Leonardo povis senti sur sia vango varman spiron de la knabino.

— Venu senbrue, — Lucia Cuadra flustris plue. — Jen ekprenu ŝnuron pendantan de elstaranta arbo. Metu piedon en ĉi tiun ŝnuroringon. José helpos al vi. Grimpu. Mi sekvos.

— Dankon.

Leonardo palpe, kun mano gvidata de la mano de la knabino, ekkaptis la savilojn. — Ĉu estas necese forsaviĝi?

— Jes; ne parolu!

Li obeis kaj, unu minuton poste, troviĝis sur arbotrunko, pendanta super la kaverno. De tie, gvidate de firma vira mano, li facile atingis la nivelon de la supra densejo. Post ne longe Lucia staris ĉe lia flanko. Ekprenante la manon de Leonardo, ŝi flustris:

— Sekvu min, singarde, senbrue.

Tralaboro en la mallumo tra la sovaĝejo estis tre peniga afero, precipe por la knabino pro ŝia jupo. Leonardo kun dankoplena koro admiris la sentimecon kaj energion de la juna virino, dum li ne povis

211