Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne senti ian humiliĝon pro la situacio, en kiu li sin trovas. Sed tiam ne estis oportuna okazo por pripensi tion. Tuj kiam ili atingis liberan lokon, Lucia Cuadra ekparolis:

— Nun lasu min sciigi al vi per kiel eble plej malmultaj vortoj, kiel staras la aferoj. — José, — alparolante la mozo’n, — rapidu antaŭen; zorgu, ke la vojo estu sendanĝera; sciigu al Donna Maria, ke ni venos, kaj, demandu, ĉu sinjoro Hill jam alvenis.

Antaŭ ol delasi la manon de la juna virino, Leonardo kore premis ĝin kaj sincere dankis ŝin pro ŝia heroa helpo. — Sed, — li demandis, — ĉu vere mia vivo estis en danĝero?

— Jes, sinjoro Marston, — respondis Lucia kun emocio en la voĉo, kiu tuŝis lian koron. — Feliĉe mi okaze subaŭdis interparolon inter la tri padres, kiuj malliberigis vin. Kiam mi ekaŭdis, ke ili priparolas vin malamike, mi ne povis ne aŭskulti avide. Nu, laŭ fragmentoj de la interparolo, kiujn mi kaptis, mi konkludis, ke almenaŭ la du hispanaj monaĥoj volas fari atencon kontraŭ via vivo — mi ne scias kial, ĉu pro ĵaluzo, ĉu pro timo — en la okazo, se sinjoro Hill ne konas vin, aŭ diros, ke li ne konas vin. — Iom heziteme ŝi parolis plue post momento: — Tio sufiĉis por mi. Mia koro pleniĝis de teruro, kaj mi ne perdis momenton, decidiĝinte, kiel helpi al vi forsavi vin el via mallibereco.

— Vi elfaris tion mirinde lerte kaj kuraĝe, fraŭlino Cuadra, — varme diris Leonardo, — kaj neniam mi forgesos vian noblanimecon.

La virino parolis plue, spirante iom pli rapide:

— Aŭskultu. Ni alvenis ĉi tien en tre grava, tragedia tempo, sinjoro Marston, plena de misteroj. Ĉiuj homoj en la lando kredas, ke la monaĥoj en la apuda antikva

212