Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

monaĥejo estas fervoraj kaj fidelaj filoj de la Eklezio, sed eltroviĝis — precipe per la vigleco de padre Alano, la monaĥo en la bruna sutano — , ke ili estas sekrete idolanoj, kredantaj je la antikva religio de la Aztekoj. Tio estas terura eltrovaĵo! Ĉar vi devas scii, ke ni estas lojalaj katolikoj. Maria sciigis min, ke ili apartenas al la Totonac’aj pastroj. Iliaj du ĉefpastroj dediĉiĝis al dio, nomita Cintotl, kaj estas, laŭ supozo, aparte grandaj sanktuloj, ĵus plenumintaj kvar jarojn de senintermanka preĝado — alterne, kompreneble — kun fastado. Ili sin detenas de ĉiaj bongustaĵoj kaj prenas nur po unu manĝo en tago. Oni kredas, ke ĉi tiuj ĉefpastroj komunikiĝadas kun la dioj, kaj ke la dioj konfidis al ili siajn orakolojn. Kiel vi sendube scias, tre multaj landidoj ankoraŭ kredas, pli-malpli malkaŝe, je la antikvaj dioj, kaj ankoraŭ atendas la promesitan revenon de la diigita sanktulo Gucumatz aŭ Quetzalcoatl. Tiu sanktulo, tre severmora virtulo, pasigis, laŭ tradicio, dudek jarojn en la lando kaj poste foriris en nekonatan landon, nomitan Tlapallan, promesinte reveni post multaj jaroj.

— Jes, mi legis pri tiu mistikulo, — diris Leonardo.

— Efektive? Mi devas kun honto konfesi, ke ankoraŭ okazas sekretaj homoferoj al la dioj. Plue, en la daŭro de la jarcentoj multaj fervoraj indiaj pastroj penis okazigi revolucion kaj restarigi la antikvajn idolservojn. Nu, padre Alano eltrovis, ne nur ke tiu monaĥejo, kiu en la nuna tempo enkalkulas nur landidajn monaĥojn, estas nesto de revolucia movado, sed ankaŭ, ke en ĝi de tempo al tempo homoferoj fariĝas. Abato Ramon, kiu estas samtempe estro de tiu monaĥejo kaj ĉefpastro de la Totonac’oj, antaŭdiradis, ke baldaŭ post la venonta granda festo kun homofero la longe prisopirata sanktulo venos. La oferbuĉoto devas esti en ĉi tiu grava okazo,

213