laŭ la sciata volo de la dioj, unu el la monaĥoj-Cintotl’anoj de senmakula vivado. La pastra kolegio jam elektis, laŭ dia inspiro, la pastron, kiun la dioj volas honori per la aparta, glora privilegio, fariĝi la oferaĵo. Ĉiuj monaĥoj promesis, per la plej teruraj ĵuroj, sin submeti al la tranĉilo en la okazo, se la elekto lin trafos. Hodiaŭ nokte komenciĝos la granda festo, kaj morgaŭ matene, en la momento de la sunleviĝo — laŭ ilia programo — ĉefpastro Ramon eltranĉos la koron de la viktimo, ligita sur antikva altaro, por bruloferi ĝin poste en aparta sanktejo, dediĉita al la lundio Tetzcatlipoca. Ĉi tiu antikva altaro, makulita per multaj miloj da abomenaj homaj oferbuĉoj, ĉiam troviĝis sub la ĉefa altaro de la preĝejo. Ĉu vi povas prezenti al vi pli abomenan, pli teruran malsanktigon?
Lucia ekhaltis, eldirinte tiun demandon kun profunda emocio. En la malforta lunlumo Leonardo rigardis malsupren en la vizaĝon de la bela knabino kaj respondis kunsente:
— Ne, tio estas preskaŭ nekompreneble abomena kaj malĝoja afero. Sed la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro, ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem eĉ ne konscias.
Lucia Cuadra, paŝante tra longa kaj seka herbaĵo, rigardis enpensiĝe antaŭ si. Post kelke da momentoj ŝi respondis:
— Vi estas prava. Mia konfesprenanto ĉiam priploras la malbonegecon de la natura — kiel vi diras ne-renaskiĝinta koro. Li estas aparte sankta viro, tre malsimila al, ho ve! tiom da aliaj padres. Sed mi devas rapidi kun mia rakonto. Ĝia plej malĝoja parto estas jena: Don Miguel de Lozada, unu el la plej altestimataj