Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hacendados de Hidalgo kaj, cetere, tre ĉarma viro, ankaŭ estas sekreta adoranto de la antikvaj spiritoj kaj ne, kiel ni kredis, bona, lojala kristano. Efektive ŝajnas, ke li estas unu el la estroj de tiu kulto. Mi estas terure ĉagrenita, sinjoro Marston, ĉar mi ĉiam tre ŝatis tiun noblaspektan viron. Li pretendas rektan devenon de la antikva imperiestra familio, de la granda Moctheuzouma aŭ Montezuma mem. Eble tio tentis lin. Eĉ mia kara, dolĉa Maria ĝis antaŭ kelkaj monatoj sekvadis la vojon de sia patro. Ho! mi neniel povas kompreni, kiel ni tiel longe trompiĝadis! Sed per Dia favorkoreco kaj la sankteco de padre Andreo, ŝi konvertiĝis. Ŝi ne kuraĝas konfesi tion al sia patro; cetere, padre Alano — pro siaj propraj celoj, sendube — ne permesas al ŝi tion fari. Padre Alano estas tre rimarkinda homo, treege lerta kaj fervora, kaj nenio malpli ol sekretario kaj dekstra mano de kardinalo Felix Martinez. Maria estas nature poeziema, entuziasmoplena kreitaĵo, kaj jam tiel fervora kristanino, kiel antaŭe ŝi estis fervora adorantino de spiritoj. Nu, mi pardonis al mia amikino ŝian trompadon. Al bela vizaĝo oni pardonas multon.

— Jes; malforteco precipe ĉe viroj.

— Mi pardonis kaj, se eble, amas ŝin pli, ol antaŭe. Mian korinklinon pligrandigis profunda kompato.

— Kompato kaj amo estas ĝemeloj.

— Kaj nun mi venas al la plej tragedia parto de la tuta afero: La elektita, oferota pastro estas juna, bela viro, kiun mia kompatinda Maria amas per sia tuta pasia animo; kaj li reciprokas ŝian amon. Don Miguel mem sciigis al ŝi la elekton kiel sekreton, tute ne supozetante, ke la sciigo preskaŭ rompos la koron de la amegata filino. Kompatinda knabino; ŝia sentema koro estas disŝirita per akre konfliktantaj emocioj: amo kaj respekt-

215