Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ego al ŝia patro, unuflanke kaj, aliflanke, pasia amo al la juna monaĥo Juan, kaj lojaleco al la Eklezio. Kiom ŝia kara animo suferegas, estas neimageble!

Lucia ekĝemis kaj haltis momenton, metante manon sur la brakon de Leonardo: — Ni devas savi la junan monaĥon, sinjoro Marston, — ŝi diris solene kaj firme. — Tre konjekteble la plano de padre Alano estas, kun la helpo de la du hispanaj monaĥoj kaj dekkelke da armitaj viroj, kiujn vi vidis, subite interrompi la ceremonion, ĝuste en la momento, kiam la oferbuĉo okazos, por kulpigi la monaĥaron, kaj tiel elradikigi tiun malveran kulton, almenaŭ el la frataro de San Anselmo. Inter ĉi tiu hacienda kaj la monaĥejo ekzistas sekreta, subtera pasejo, konata al neniu krom Don Miguel kaj Maria. Oni supozas, ke tio estis antikva irejo inter reĝa palaco kaj sekreta trezorejo. Kia ajn estu la plano de padre Alano, ni nepre devos malhelpi la mortigon de Juan, la amanto de Maria. Ni bezonas ĉiun haveblan helpon. Vi estas fortega, altanima viro, sinjoro Marston; ĉu vi volas helpi al ni? Mi petegas pro la iluziita viktimo, pro dolĉa Maria . . . pro mi.

En ĉi tiu momento Leonardo kaj Lucia atingis ĝardenan pordeton, super kiu pendis malgranda, brilanta lampo kaj sanktfiguro en vitra ujo. Leonardo haltis kaj kortuŝite rigardis en la elokvente petegantan vizaĝon de la knabino. Laŭ sia trankvila parolmaniero li respondis:

— Kun mia tuta koro mi helpos. Pri tio vi ne bezonis dubi eĉ unu momenton. Nur unu penso iom ĝenas min.

— Kia penso?

— Mi sentas, ke, decidinte partopreni agon kontraŭ la volo de Don Miguel de Lozada, mi ne povas pli longe resti lia gasto. Mi do preferas pasigi la nokton

216