Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekster lia domo. Mi bedaŭras, ke mi jam manĝis ĉe lia tablo.

— Sinjoro Marston! — ekkrietis Lucia per voĉo, montranta surprizon, ĉagrenon kaj admiron, — certe vi estas tro, tro konscienca! Pripensu la bonon, kiun ni celas.

Leonardo estis neŝancelebla, kaj post plua senutila peno Lucia proponis provizi lin per manĝaĵoj restintaj en ŝia vojaĝa korbo.

La diskuto en tiu momento interrompiĝis. La pordo duone malfermiĝis, kaj la kapo de José aperis en la interspaco:

— Pardonu, via moŝto, — li flustris, — la vojo estas tute sendanĝera. Sinjoro Hill alvenis jam antaŭ kelka tempo. Li nun troviĝas en sia dormoĉambro. Señor Don Miguel sin retiris en sian preĝoĉambron por tie pasigi la nokton antaŭ la morgaŭa festo.

Leonardo tradukis la informon de José al Lucia sen la plej malgranda signo de ekscitiĝo.

217