Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO IX


Adelante![1]

Akratona voĉo eksonis tra masiva, malnova pordo kun vicoj da dikkapaj najloj.

Leonardo eniris la ĉambron. Ĝi estis vasta loĝejo kun malalta plafono, komforte meblita kiel dormoĉambro kaj salono, kaj lumigita per sufiĉe granda lampo, pendanta de trabo super tablo en la mezo. La lampo hele prilumis la vizaĝon de viro, sidanta ĉe la tablo kaj rigardanta desegnaĵon. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek kvin jaroj. Lia alta frunto montris sulkojn, kiujn la lamplumo super li igis ankoraŭ pli rimarkeblaj. La iom longa, preskaŭ senbarba vizaĝo havis enpensan, malgajan aspekton, kaj posedis liniojn, precipe ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj, kiuj supozigis bonkoran kaj sinceran karakteron, sed ne tre firman. La sinjoro alrigardis la enveninton kaj malrapide leviĝis, montrante nek intereson, nek malplezuron pri la vizito de nekonato.

Leonardo paŝis antaŭen kaj ekparolis per plaĉivola, gajeta voĉtono, kiu, tamen, enhavis en si iometon da ŝanceliĝo:

— Kiel vi fartas, sinjoro Travers?

La vizaĝo de la tiel alparolita viro morte paliĝis. Unue vidiĝis sur ĝi, en la daŭro de momento, konsterno kaj mirego, poste profunda malgajeco, preskaŭ senespereco. Li aspektis kiel viro elreviĝinta el longa dormo, kaj

218
 
  1. Envenu!