Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

subite sin trovanta denove vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun malagrablegaj realaĵoj. Liaj grizaj okuloj sin direktis nedecideme kaj esplore al la honesta vizaĝo de la vizitanto kaj poste al ties al li etendita mano. Ĉirkaŭ lia buŝo ekludis dolora, tremetanta rideto. Paŝante antaŭen kaj ŝanceliĝe prenante la manon de Leonardo, li demandis funebre:

— Kiu vi estas, sinjoro, kiu alparolas min per nomo, kiun mi formetis antaŭ multaj jaroj?

Leonardo volis ŝajnigi, ke li ne rimarkas la animdoloron, kiun lia subita alparolo videble kaŭzis al tiu malfeliĉa viro, sed la tono de lia respondo perfidis la bedaŭron kaj kompaton, kiujn li sentis:

— Mia nomo estas Leonardo Marston el . . .

— El Linkfield, certe, — sinjoro Travers kompletigis la respondon. — Strange, — li diris plue per iom revema sed ankoraŭ maltrankvila voĉo, — sed mi estis tro surprizita, por klare pensi.

— Mi treege bedaŭras, sinjoro Travers, ke tre malĝojaj aferoj devigas min entrudi en vian sekreton kaj ŝajne malrespekti vian privatecon. Volu kredi, ke nur la plej urĝa neceso igis min sekvi vin ĉi tien de Horeham.

— De Horeham? — ripetis sinjoro Travers, surprizite.

— Jes. Kiam vi, kune kun du hispanaj sinjoroj, adiaŭis sinjoron O’Mulligan antaŭ la pordo de lia hotelo, mi ekaŭdis — ne hazarde, sed providence, mi forte kredas — vian voĉon. Mi ne povis vidi vian vizaĝon, sed tiel certa mi estis, ke la parolanto estas la delonge malaperinta kaj kiel mortinto priplorata sinjoro Travers, ke mi tuj decidis sekvi vin je kia ajn kosto, malgraŭ ĉiuj kontraŭargumentoj de la prudento. Malfeliĉe la

219