Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vagonaro, kiun vi trafis, jam ekmoviĝis el la stacio, antaŭ ol mi povis atingi ĝin. Sed mi volas rakonti al vi poste per kiaj feliĉaj cirkonstancoj mi premsekvis vian vojon.

— Miregindaĵo! Daŭrigu, mi petas. — Sinjoro Travers parolis kun tre malgaja, sed jam pli firma tono de voĉo, kiel homo, kiu pretiĝas aŭdi la plej malbonan novaĵon. Li alportis seĝon kaj per gesto invitis Leonardon sidiĝi apud li ĉe la tablo.

Ambaŭ sidiĝis, kaj la pli juna viro ekparolis:

— Ĉu mi povas paroli tute malkaŝe? — La alia viro jese ekbalancis la kapon. — Ĉar mi devas tuŝi aferojn, kiuj, mi treege bedaŭras, malĝojigos vin.

Sinjoro Travers esplore rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj post momento respondis:

— Parolu. Mi devas ja suferi la sekvojn de miaj propraj agoj.

— Ni ne ĉiam povas antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj, sinjoro Travers; kaj mi estas certa, ke vi estus aginta alimaniere, se vi tiam havus supozeton, ke tiel granda malfeliĉo rezultos el via malapero. Kiam alvenis la erara sciigo pri via morto en Algerio, fraŭlino Haverford, anstataŭ akcepti la sorton kaj antaŭrigardi la ĝojon revidi vin en la transtomba vivo, penis senpere komunikiĝi kun via spirito. Ŝi asertas, ke, ĝuste la tagon de via supozita morto, ŝi klare vidis vin kiel fantoman aperaĵon. Tio okazis en la vespero de la deka de Julio. Mi memoras la precizan daton, ĉar en la sekvinta nokto mia bona patro mortis.

Sinjoro Travers ekĝemetis: — Aj! . . . la deka de Julio. Kiel mi povus forgesi tiun tagon! En la vespero de tiu tago mi kuŝis, vundita kaj duonkonscia, ĉe la flanko de mia mortigita animparenco, Georgo Hill. Duon-

220