Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konscia, memoru, eble apenaŭ tia. Kiaj turmentaj duboj denove min atakas! Ĉu vere, malgraŭ ĉio diradata kontraŭe, la homa animo povas, dum tempospaco, forvagi; aŭ ĉu ni havas aferon ĉi tie kun nura kunokazaĵo? Sed daŭrigu, mi petas.

— De tiu tempo fraŭlino Haverford iluziis sin, kredante, ke via senkorpigita spirito de tempo al tempo regas ŝin. La sekvoj de tiu iluzio estis, kaj ankoraŭ nun estas, teruraj, rilate al ŝi mem kaj ankaŭ rilate al aliaj. Estas neeble imagi pli malĝojigan aliiĝon en persono. Por mi ne povas ekzisti dubeto, ke iu malbona demona spirito posedas ŝin, spirito, kiu ŝajnigas, ke ĝi estas vi, kaj kiu instigadas ŝin al la plej profunda malamo. Iel fraŭlino Haverford ricevis la ideon, ke ŝia duonfrato, sinjoro Vincent, malice kaŭzis, pro malnoblaj, personaj celoj, ke vi rompis vian fianĉecon kun ŝi, kaj malaperis. Kvankam fraŭlino Haverford ankoraŭ restas aktiva membro de la firmo Haverford kaj Vincent — mi ankaŭ jam de kvin jaroj estas kompaniano — estas por mi tre evidente, ke ŝi persekutas lin per senkompata malamo. Kompatinda viro! Li sendube scias tion. Lia koro estas premtordata; tamen ŝajnas, ke, pro ia mistera kaŭzo, li troviĝas en kruela premtenilo de sia fratino, kaj ne kuraĝas sin defendi. Ŝi uzas satane subtilajn rimedojn por peli lin en abismon de malfeliĉego.

— Vi memoras Malkomon Vincent, tiam dolĉa dekjara knabo, nobla, lerta kaj altesperiga, la idolo kaj fieraĵo de lia patro. Nu, iom post iom ŝi faris el li per drogado — kaj mi ne scias, per kiaj pluaj rimedoj — plenan ruinaĵon, korpan kaj animan. Priplorindaĵo!

Sinjoro Travers fikse rigardis en la spacon. Liaj okuloj alprenis vitrecan aspekton, kaj iliaj randoj ek-

221