ruĝiĝis. La buŝo nerve moviĝadis, kaj la tuta pala vizaĝo vidigis akran animdoloron kaj maldolĉan memriproĉon. Leonardo silentis dum momento, profunde kortuŝite. Poste li diris plue:
— Mi tre malĝojas, ke mia parolo tiom afliktas vin, sinjoro Travers, sed . . .
— Daŭrigu.
Leonardo daŭrigis, rakontante al la korpremata viro per malmultaj vortoj pri siaj kreskintaj suspektoj; pri la iom-post-ioma ruiniĝo de Malkomo; pri la vizito al la rusa religiulo, ktp. Li parolis pri Lorna Prior, ame prezentante ĉarman bildon de la knabino, kaj montris la timon, kiu jam de kelka tempo regas lin, ke fraŭlino Haverford, farinte sian eblon kontraŭ Malkomo, nun ankaŭ penos pereigi ŝin, ĉar sinjoro Vincent amas ŝin kiel propran filinon. La novaĵo pri la morto de fraŭlino Leggat eligis el la brusto de la aŭskultanto ekĝemon kaj la vortojn: — Dolĉa maljunulino. Neanstataŭebla perdo por ŝi. Ha! se ni tiam atentus ŝiajn avertojn! Tro malfrue.
Denove sinjoro Travers rigardis enpensiĝe en la spacon. Post kelkaj silentaj momentoj Leonardo rekomencis paroli:
— Nu, tre certe estas, ke ni devas ne lasi la aferojn vagnaĝi. Ni devas agi. — Tiam sin klinante antaŭen, li diris kun peteganta seriozeco: — Reiru kun mi hejmen. Nur via reveno povas dispeli la sorĉon, kiu tenegas ŝin, kaj malhelpi pluan malfeliĉon.
Sinjoro Travers malrapide skuis la kapon kun neesprimeble malgaja rigardo en la okuloj. Dum kelka tempo peza, doloriga silento regis en la ĉambro. Nur la tik-takado de malgranda horloĝo, staranta sur apudlita komodeto, aŭdiĝis, kaj kelkafoje, el proksima stalo, mallaŭta bruo de brutoj tirantaj siajn kolĉenojn tra murringoj.